Maria Kristina de Aŭstrio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maria Kristina de Aŭstrio (1742–1798). |
Maria Kristina de Habsburgo-Loreno (aŭ Aŭstrio), Maria Christina Désirée Henriette Felicitas Rainiera von Habsburg-Lothringen (aŭ Österreich) (naskiĝis en Gross-Seelowitz (aktuale Židlochovice), Moravio, la 21-an de julio 1858, mortis en Madrido la 6-an de februaro 1929) estis naskita arkidukino de Aŭstrio kaj princino de Hungario, de Bohemio, de Slavonio, Kroatio kaj Dalmatio; laŭedza reĝino kaj Regentino de Hispanio pro sia edziniĝo al reĝo Alfonso la 12-a de Burbono.
El patrina vojo estis familiano de la reĝaj familioj kaj hispana kaj aŭstria, ĉar ŝi estis prapranepino de Karlo la 3-a de Hispanio kaj pranepino de Leopoldo la 2-a de Aŭstrio.
Post la morto de Alfonso la 12-a, ŝi plenumis la postenon de regento dum la junaĝo de sia filo, la reĝo Alfonso la 13-a ekde 1885 ĝis 1902. Dum tiu regenteco okazis la Hispana-usona milito, per kiu Hispanio perdis siajn lastajn koloniojn en Ameriko.
María Cristina edziniĝis al reĝo Alfonso la 12-a la 29-an de novembro 1879 en Madrido. Ŝi iĝis lia dua edzino post la morto de la unua edzino María de las Mercedes de Orleans. La geedzoj ne multe simpatiis pro diferencaj karakteroj (li pli simpatia), sed kompreneble ŝi bedaŭris lian morton.
Kiam tio okazis, en 1885, ŝi estis graveda kaj devis iĝi regentino. Post monatoj naskiĝis ŝia filo Alfonso, kiu poste iĝos reĝo. La reĝino, sen sperto pri politiko, akceptis konsilojn de Sagasta, kun kiu ŝi amikiĝos. Por pluhavi politikan stabilon Sagasta faris interkonsenton kun Cánovas, kaj tio plitrankviligis la politikan medion. Sed okazis milita malstabilo en Maroko, naskiĝis la politika katalunismo kaj okazis sociaj problemoj. La situacio malpliboniĝis kiam okazis la malvenko en 1898 antaŭ Usono.
En 1902 Alfonso la 13-a atingis la plenaĝon kaj estis proklamata reĝo de Hispanio. De tiam Maria Kristina dediĉis sin al karitato kaj familio kaj, post 1906, kiam Alfonso edziĝis kun Victoria Eugenia de Battenberg, ŝi ekuzis la titolon «Patrina Reĝino».
Ŝi mortis en la Reĝa Palaco de Madrido la 6-a de februaro 1929 kaj estis entombigita en la Monaĥejo de El Escorial.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- María José Rubio, Reinas de España. Siglos XVIII al XXI. De María Luisa Gabriela de Saboya a Letizia Ortiz. Madrid, La Esfera de los Libros, 2009. ISBN 978-84-9734-804-1