Mario (videoludo)
Mario | |
---|---|
Mario kaj princino Peach en rolkostumado | |
fikcia homo • rolulo de japana bildliteraturo • rolulo de japana movbildo • fikciulo en televida serio • rolulo en fantasta filmo • rolulo de videoludo • maskoto • Mario franchise character • Donkey Kong character • movbilda persono | |
Kreita de | Nintendo |
Verko | videoluda serio "Mario" aŭ "Super Mario" |
Rolita de | Lou Albano, Bob Hoskins |
Voĉigita de | Charles Martinet (angle, 1991-2023) |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Eble sama | Dr. Mario |
Sekso | vira |
Nacieco | Ĉampinjona Reĝlando • Usono |
Ekipita per | ĉapo, ŝelkpantalono, ŝuo, ganto, longmanika T-ĉemizo |
Povoj | ĵeti sian ĉapelon kaj enpersoniĝi en aliajn ludfigurojn |
Loĝloko | Mushroom Kingdom ("Funga Reĝlando") |
Okupo | tubisto |
Gefratoj | Luigi |
Kunulo | Princino Peach • Pauline |
Amikoj | Princino Peach, Joŝi, Sonic |
Malamikoj | Donkey Kong, Bowser (ĉefmalamiko) |
Mario estas la plej fama fikcia lud-rolulo de Nintendo kaj unu de la Super Mario Fratoj. Li estas itala (aŭ itala-usona laŭ aliaj bildigoj) tubisto kiel sia frato Luigi kaj ege ofte portas ruĝajn ĉemizon kaj ĉapon kaj bluan ŝelkpantalonon kaj kiu plejparte vivas en la fikcia Funga Reĝlando (angle Mushroom Kingdom). Mario fasoniĝis per Mijamoto Ŝigeru kaj aperas ĝenerale en platformludoj (frua tipo de videoludoj kie roluloj saltas supren kaj malsupren inter horizontalaj platformoj).
Donkey Kong
[redakti | redakti fonton]Lia debuto estis kiel protagonisto en la videoludo Donkey Kong, frua platformludo. Mario, tiam nomita Jumpman, devis plenumi ekranojn plenajn de malamikoj kaj aliaj danĝeroj. Sur pinto de ĉiu ekrano staris ĉefa malamiko, la granda simio Donkey Kong. La celo estas savi la Lady ("damo"), kies nomo poste estos "Pauline".
La ludo kritikiĝis por sia seksisma rolaro, notinde la damsel in distress ("endanĝerata dameto"). Multaj platformludoj kaj ankaŭ aliaj agoludoj poste uzis tiun stereotipon.