Maskarenaj arbaroj
Maskarenaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Mascarene Forests Ecoregion [+] | ||||
La maskarenaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj". Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Maskarenoj. La ekoregiono kongruas kun du gravaj birdaj areoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Estas pluvarbara ekoregiono kiu kovras areon de ĉirkaŭ 5 000 kvadrataj kilometroj. Tiuj vulkaninsuloj en Hinda Oceano neniam estis ligitaj al iu ajn kontinento. Tial la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno alvenis mare, ĉefe el Afriko kaj Madagaskaro, kvankam kelkaj specioj originas el Azio.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Antaŭe, la insuloj estis arbare kovrataj, kaj gastigis grandan variecon de arbarotipoj. Apud la marbordo estis malsekejoj kaj marĉarbaroj; landinterne, oni transiris al pluvarbaroj je la lofa flanko, kaj al sekaj arbaroj de la malaltaĵo je la lea flanko, al savanoj de arekacoj, al deciduaj montarbaroj, kaj al montaraj erikejoj en la pintoj de Reunio.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Ne ekzistas indiĝenas mamuloj, escepte de iuj specioj de kiropteroj, kiel Pteropus rodricensis kaj la formortinta Pteropus subniger. Multaj birdoj evoluis en la insuloj en neflugantajn formojn. Dek kvar birdospecioj estas formortintaj; inter ili la plej konata estas la dido (Raphus cucullatus) de Maŭricio. Aliaj formortintaj birdoj estas la rodrigesa ermitkolombo de Rodrigeso (Pezophaps solitaria), la reunia ermitkolombo de Reunio (Threskiornis solitarius), Psittacula exsul, la maŭricia blukolombo (Alectroenas nitidissima), Mascarinus mascarinus (papagedoj) kaj Necropsar rodericanus (sturnedoj).
Ankaŭ estas formortintaj diversaj specioj de gigantaj testudoj el la genro Geochelone.
Endemiismoj
[redakti | redakti fonton]La kiroptero Pteropus niger estas minacata de formorto. En la insuloj postvivas 16 da endemiaj specioj.
- Maŭricia najtingalo (Hypsipetes olivaceus)), endemia en Maŭricio
- Maŭricia najtingalo (Hypsipetes borbonicus), endemia en Reunio
- Rodrigesa kanbirdo (Acrocephalus rodericanus), endemia en Rodrigeso
- Maŭricia turfalko (Falco punctatus), endemia en Maŭricio
- Maŭricia papago (Psittacula eques), endemia en Maŭricio
- Maŭricia fudio (Foudia rubra), endemia en Maŭricio
- Rodrigesa fudio (Foudia flavicans), endemia en Rodrigeso
- Terpsiphone bourbonnensis
- Maŭricia zosteropo (Zosterops chloronothos), endemia en Maŭricio
- Maskarena zosteropo (Zosterops borbonicus)
- Zosterops olivaceus, endemia en Reunio
- Coracina typica, endemia en Maŭricio
- Coracina newtoni, endemia en Reunio
- Rozkolora turto (Streptopelia mayeri), endemia en Maŭricio
- Maskarena apuseto (Aerodramus francicus)
- Reunia saksikolo (Saxicola tectes), endemia en Reunio
La ekoregiono ankaŭ gastigas 13 da endemiaj specioj, de kiuj diversaj specioj de dumtagaj gekoj de la genro Phelsuma.
- Boao de Ronda Insulo (Maŭricio) (Casarea dussumieri)
- Boao de Maŭricio (Bolyeria multocarinata)
- Chalcides de Ronda Insulo (Leiolopisma telfairii)
- Dumtaga geko de Ronda Insulo (Phelsuma guentheri)
La senvertebruloj de la ekoregiono ne estas bone pristudataj, sed estas sciata ke ekzistas multaj endemiismoj :
- Geonenertes rodericana (Nemertina,histuloj) de la humidaj arbaroj de Rodigeso
- la papilio Pailio manlius de Maŭricio.
Estas ankaŭ multaj endemiaj helikoj, sed 30% el ili estas formortintaj kaj alia 30% estas endanĝerigitaj kaŭze de enmeto de la karnovorula heliko Euglandina rosea.
La ekoregiono gastigas 38 da plantogenroj kaj 695 da plantospecioj kiuj estas endemiaj; el ili, la familio Psiloxylaceae, kun nur unu specio, Psiloxylon mauritianum. Grandflora sideroksilo (Sideroxylon grandiflorum), ankaŭ nomata arbo de la dido kaŭze de la erara opinio ke estis necesa ke la semoj pasu tra la digesta sistemo de la dido por sia ĝermado, estas endemia en Maŭricio, kaj estas endanĝerigita.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Granda parto de la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno estas endanĝerigata aŭ estas formortinta. Ekde la unuaj homaj setlejoj en la 17-a jarcento la senarbarigo por la agrikulturo kaj la bredado eliminis grandan parton de la origina vegetaĵaro. Oni enmetis multajn fremdajn speciojn, kiel porkon, ratojn, katojn, simiojn kaj mungotedojn.
Ronda Insulo, situanta norde de Maŭricio, estas naturrezervejo sekve de la endemiaj reptiliospecioj kiujn tie vivas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0120 : Maskarenaj arbaroj (WWF)
- angle Maskarenaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Maskarenaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Maskarenaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Maskarenaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 11 : Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2016-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj (Naturprotekto Internacie)
- hispane Grandflora sideroksilo. Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Grava birda areo Maŭricio kaj Rodrigeso. Arkivigite je 2012-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Grava birda areo Reunio. Arkivigite je 2010-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- angle d’Argent Gabriel : Flaŭro de Maŭricio. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Arbaroj kaj Forstado en Maŭricio (FAO)
Koordinatoj: 20° 43′ S 56° 37′ O / 20.717 °S, 56.617 °O (mapo)