Matt Lucas
Matt Lucas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Matthew Richard "Matt" Lucas | |||||
Naskonomo | Matthew Richard Lucas | ||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1974 (50-jaraĝa) en Paddington | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio (2021–) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bristol Haberdashers' Aske's Boys' School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kevin McGee (en) (2006–2008) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Andy Pipkin vd | ||||
Okupo | televida aktoro filmaktoro televida prezentisto televida produktoro scenaristo aktoro komikisto kantisto vd | ||||
Laborkampo | Teatro kaj radiokomunikado vd | ||||
Aktiva dum | 1994– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Look of Love ❦ Wonka vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matt LUCAS (5-an de marto 1974) estas angla aktoro. Li estas konata pro lia kunlaboro kun David Walliams ĉe skeĉprogramo Little Britain.
Matt Lucas plenkreskis en Stanmore, li suferas jam ekde infanaĝo pro hararperdo. Li vizitis la lernejon Haberdashers' Aske's Boys' School, kun aliaj postaj famuloj kiel Sacha Baron Cohen kaj David Baddiel.
En adoleska aĝo li estis membro de la brita Nacia Junula Teatro en Londono. Poste li studis aktoradon en Bristol.
Post trijara amikeco, li komencis civilan partnerecon kun filmproduktisto Kevin McGee en decembro de 2006.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lucas komencis aktori (en aĝo de 18 jaroj) per Comedy en teatro de Siro Bernard Chumley. Decida paŝo estis, kiam li en 1992 sursceniĝis kun Bob Mortimer.
Li komencis en 2001 kun David Walliams laboron pri radioprogramo Little Britain, kies unua serio estis elradiata en 2003. Lucas ludis en 2005 venecian princon en la serio Casanova (BBC).
Matt Lucas verkis tekstojn por Sacha Baron Cohen, ĉefe pro la figuro Ali G.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retpaĝo de David Walliams kaj Matt Lucas Arkivigite je 2014-01-13 per la retarkivo Wayback Machine