Mecenaso
Aspekto
Mecenaso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | inter 74 kaj 64 a.K. en Areco |
Morto | 8 a.K. en nekonata |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | nekonata valoro |
Patrino | nekonata valoro |
Edz(in)o | Terentia (en) |
Okupo | |
Okupo | Romia politikisto mecenato poeto |
Mecenaso, latine Gaius Cilnius MAECENAS (naskiĝis inter 74 kaj 64 antaŭ Kristo - mortis 8 antaŭ Kristo) estis riĉa kaj klera romia aristokrato de etruska origino. Li estis proksima amiko de Oktaviano Aŭgusto, kiu konfidadis al li gravajn diplomatajn taskojn.
Mecenaso famiĝis ĉefe kiel favoranto de kulturo. Li mem estis literature aktiva. Li kolektis ĉirkaŭ si grupon da poetoj kaj prizorgis iliajn vivrimedojn, por ke ili povu trankvile verki. Eniro en la grupon de Mecenaso devoligis la poeton subteni la politikon de Aŭgusto. Al la grupo apartenis Vergilio, Horacio kaj Propercio.
El lia nomo estis derivitaj vortoj mecenoj kaj mecenato por subtenantoj de kulturo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.artelio.org/souche.php3?id_mot=227 Arkivigite je 2006-02-11 per la retarkivo Wayback Machine