Merindad de Río Ubierna
Merindad de Río Ubierna | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 430 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 3° 39′ U (mapo)42.616666666667-3.65Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 856 m [+] | ||
Areo | 275,23 km² (27 523 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Merindad de Río Ubierna [+] | |||
Merindad de Río Ubierna [merinDAD deriouBJERna] estas loĝloko kaj municipo en la norda centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. la loknomo Merindad de Río Ubierna estas etimologie komprenebla kiel Merindad (komunumaro, ĉefe brutobreda) kaj de Río Ubierna alude al la rivero Ubierna. La municipo havas sidejon en la loĝloko Sotopalacios.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 275,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 436 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, kaj ĉefe perdis 800 loĝantojn el 1970-aj jaroj, sed poste rekuperiĝis pro la aligo de loĝlokoj kaj akiris 400.
Ĝi distas 24 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, laŭlonge de ties nordaj vojoj, kaj estas trafluata de la rivero Ubierna de nordo suden. La municipo estas formata de 22 submunicipoj.
La municipa teritorio ĉirkaŭas sude la teritorion de Quintanaortuño.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La reloĝado kaj fondo de Ubierna datas de la jaro 884, samjare kiel la urbo Burgoso, ambaŭ faritaj de la grafo Diego Rodríguez. Tamen, la "Anales Castellanos" indikas kiel dato de ambaŭ okazaĵoj la jaron 882, sed tujaj atakoj fare de sudaj islamanoj malhelpis, ke ĝis la citita jaro 884 ambaŭ lokoj estu konsiderataj jam kiel tute plifirmigitaj en la proceso de la konkero de Kastilio fare de kristanoj.
Jurisdicción de Ubierna formis parton de la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, ĉefe tiu de Sankta Johano, la ermitejoj Sotobrín, en Celadilla Sotobrín, de Nuestra Señora de los Ángeles (ruinoj), en Cobos junto a la Molina, kaj Virgen de Montes Claros, en Ubierna. Krome estas la ruinoj de la kastelo de Ubierna kaj la kastelo de Sotopalacios.
La municipo estis formata per aligo de la jenaj municipoj en la 1970-aj jaroj:
Kodo INE | Nomo | Areo (Ha) | Loĝantoj 1970 | Loĝantoj 1975 | Loĝantoj 2009 |
---|---|---|---|---|---|
09097 | Celadilla-Sotobrín | 6.093 | 157 | 122 | 83 |
09099 | Cernégula | 2.398 | 79 | 50 | 40 |
09147 | Gredilla la Polera | 3.125 | 157 | 119 | 34 |
09161 | Hontomín | 2.294 | 174 | 157 | 94 |
09205 | Masa | 4.345 | 130 | 57 | 30 |
09222 | La Molina de Ubierna | 2.294 | 118 | 112 | 26 |
09291 | Quintanarruz | 2.146 | 60 | 33 | 21 |
09299 | Quintanilla-Sobresierra | 3.799 | 175 | 114 | 76 |
09370 | Sotopalacios | 594 | 275 | 211 | 494 |
09397 | Ubierna | 2.491 | 220 | 189 | 173 |
09453 | Villanueva de Río Ubierna | 819 | 186 | 135 | 78 |
09468 | Villaverde Peñahorada | 1.424 | 138 | 87 | 116 |
Totalo | 31.822 | 1.869 | 1.386 | 1.406 |
La diferenco inter 27 522 hektaroj kaj la 31 822 h de la tabelo rilatas al la parta aligo de la municipo Masa.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ermitejo de Sotobrín.
-
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Celadilla-Sotobrín.
-
Preĝejo de Sankta Torkŭato. Cobos junto a La Molina.
-
Sonorilmuro ĉe Peñahorada.