Saltu al enhavo

Mikrokredito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikrokredito estas termino uzata por malgrandaj monpruntoj al homoj, kiuj ne estas konsiderataj kredindaj laŭ ordinaraj bankoj. La kredito estas donita kiel formo de helpo por memevoluo, kie malriĉuloj ricevas kapitalon, por ke ili povu komenci sian propran komercon kaj eliri el malriĉeco. La skemo estas kreskanta formo de evoluhelpo kiu fariĝas tre sukcesa.

La pruntoj estas kutime donitaj de specialigitaj financaj servoprovizantoj kaj neregistaraj organizaĵoj, plejparte por antaŭenigi evoluon. De la perspektivo de investantoj, la disponigo de financaj rimedoj por mikropruntoj reprezentas specialan formon de investo

Nur en la 1970-aj jaroj ekis tiu rimedo ke mikrokredito estis konscie utiligita kiel formo de evoluhelpo. La studenta organizaĵo Accion International estis verŝajne la unua, kiu ŝanĝis al tio, en 1973, kiam kiel eksperimento ili donis al malriĉuloj en Recife en Brazilo pruntojn kiuj povus igi ilin memsufiĉaj, anstataŭ esti submetitaj al pruntistoj. Dum kvar jaroj, Accion disponigis 885 pruntojn kiuj helpis krei aŭ certigi 1 286 laborlokojn kaj 90 procentoj de la pruntedonitaj financo estis repagite. La testo montris ke tio havis multe pli grandajn pozitivajn efikojn ol konstruado de infrastrukturo por la loĝantaro [1].

Ĉirkaŭ la sama tempo kiam ĉi tiu, verŝajne sendepende de la provo de Accion, la gajninto de la Nobel-premio pri paco en 2006, la bangladeŝa usona -klera ekonomikisto Muhammad Yunus, komencis similan projekton en sia hejmlando. Dum la malsatega katastrofo en Bangladeŝo en 1974, li trovis ke tre malgrandaj pruntoj povis havi grandan efikon al la vivoj de la senhavuloj, dum bankoj ne estis interesitaj pri donado de tiaj pruntoj al homoj kiujn ili opiniis prezentis tro grandan riskon. Yunus do donis prunton de 27 dolaroj el sia propra poŝo al 42 virinoj, kiuj faris bambuajn meblojn. La virinoj antaŭe prenis pruntojn je tre altaj procentoj da interezo por pagi aĉetado de brulaĵoj [2].

En 1976, Yunus fondis la Grameen Bankon, kiu disponigus pruntojn al malriĉaj bangladeŝanoj. Por certigi repagon, la banko donis pruntojn al grupoj kie la membroj disponigis garantiojn unu por la alia kaj kunlaboris pri ekonomia kresko [3]. La Grameen-modelo fariĝis sukceso, kaj poste estis kopiita fare de multaj aliaj mikrokreditorganizaĵoj.

Ĉar mikrokredito pruvis tiel sukcesa, provoj ankaŭ estis faritaj por ricevi mikrodeponejojn kaj mikroasekuron. Kolektiva termino kiu estas ofte uzata estas mikrofinanco.

Notindas ke mikrobankoj en evolulandoj havas multajn trajtojn komunajn kun ŝparkasoj.

2005 estis la jaro de mikrokredito de Unuiĝintaj Nacioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Poverty: Its illegal causes and legal cure. (1846). Arkivita el la originalo je 25 October 2012. Alirita 30 January 2012 .
  2. Jason Cons and Kasia Paprocki of the Goldin Institute, "The Limits of Microcredit—A Bangladeshi Case" (el Retarkivo {{{1}}}), Food First Backgrounder (Institute for Food and Development Policy), Winter 2008, volume 14, number 4.
  3. What We Do – Grameen Foundation – Connecting the World's Poor to Their Potential. Arkivita el la originalo je June 29, 2013. Alirita May 16, 2012 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Akhtar Hameed Khan
  • Kooperativa Banko
  • Subprime

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]