Saltu al enhavo

Mogi Guaçu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogi Guaçu
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Campinas
Mikroregiono Moji-Mirim
Fondita 1877
Poŝtkodo 13840-000 até 13856-999
Telefonkodo 19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 661  (2022) [+]
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 22′ S, 46° 57′ U (mapo)-22.371944444444-46.941944444444Koordinatoj: 22° 22′ S, 46° 57′ U (mapo) [+]
Alto 591 m
Areo 812,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Mogi Guaçu (Brazilo)
Mogi Guaçu (Brazilo)
DEC
Situo de Mogi Guaçu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogi Guaçu [+]
vdr

Mogi Guaçu [moĵi guasu] (laŭ malnova ortografio Mojiguaçu, oficiale portugale Município de Mogi Guaçu) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Campinas kaj en la mikroregiono Moji-Mirim. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: granda serpento-rivero.

Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 153 661 loĝantoj sur areo de 812,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 189 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 99 374. La teritorio havas komunan limon kun Aguaí, Mogi Mirim, Araras, Conchal, Espírito Santo do Pinhal, Estiva Gerbi, Itapira, Leme kaj Pirassununga.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
urbocentra panoramo

Mogi Guaçu situas en sudorienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. La najbaraj municipoj estas Aguaí, Mogi Mirim, Itapira, Conchal, Estiva Gerbi, Espírito Santo do Pinhal, Araras, Pirassununga, Leme. San-Paŭlo troviĝas 166 km.

En tiu tereno indiĝenoj loĝis ĝis alveno de la eŭropanaj orserĉantoj en 1650. Baldaŭ ankaŭ sklavoj alvenis. En 1728 la vilaĝo havis la nomon Conceição do Campo, ekde 1751 Mogi Guaçu. La oficiala fondo de la komunumo okazis en 1877. Baldaŭ italoj alvenis, kiuj establis uzinon pri kaheloj. En 1922 granda tertremo okazis.

Mogi Guaçu ĝis la 1960-aj jaroj la ĉefa produktaĵo estis la diversaj ceramikaĵoj, en 1875 aperis kompanio pri trajnoj, poste oni produktis ankaŭ paperojn. En la agrikultura branĉo oni okupiĝis komence pri sukerkanoj - en 1830 kun 20 muelejoj - ekde 1854 ankaŭ pri kafoj. En la 20-a jarcento kelkfoje la frosto neniigis la kafoplantojn. En la malfrua 20-a jarcento oni multe okupiĝis pri tomatoj, en la sekva jarcento la agrikulturo restis grava, eĉ aperis ekzemple la oranĝoplantoj.

En Mogi Guaçu la jara pluvokvanto estas po 1168 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-marto. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, ĝi varias averaĝe inter 15-39 °C. En junio kaj julio tre malofta la temperaturo falas sub frostopunkto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
rivero de Mogi Guaçu