Morgan Spurlock
Aspekto
Morgan Spurlock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1970 en Parkersburg |
Morto | 23-an de majo 2024 (53-jaraĝa) en Ne-metropola Nov-Jorkio |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | New York University Tisch School of the Arts (en) Woodrow Wilson High School (en) Lake Oswego High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Alex Jamieson (en) (2006–2011) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | scenaristo dokumenta verkisto verkisto ĵurnalisto filmreĝisoro televida produktoro |
TTT | |
Retejo | https://morganspurlock.com/ |
Morgan Valentine SPURLOCK (naskiĝis la 7-an de novembro 1970 , mortis la 23-an de majo 2024) estis sendependa usona dokumenta filmisto, televida produktoro kaj scenaristo. Li verŝajne estas plej konata pro sia dokumenta filmo Super Size Me (Granddimensiigu min), en kiu li montris la sanefikojn de la nutraĵo de McDonald's per, dum unu monato trifoje en tago, manĝi la nutraĵon.
Spurlock naskiĝis en Parkersburg Okcidenta Virginio, sed li grandiĝis en Beckley en la sama ŝtato. Poste li loĝis en Novjorko.