Mudrovce
Aspekto
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Mudrovce, hungare Modrafalva estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Mudrócz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarean nomon.
- Areo: 6 km²
- Supermara alteco: 410-416 m
- Loĝantaro: 70
- Poŝtkodo: 044 47
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
[redakti | redakti fonton]Mudrovce situas flanke de monto 981 m-ojn alta, fine de sakovojo. Košice troviĝas 24 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1406 en formo "Modrafalua". En 1910 loĝis en Modrafalva 125 homoj, (117 slovakoj, 6 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Mudrovce 69 homoj, (escepte unusolan ukrainon ĉiuj slovakoj).