Nacia Biblioteko de Porto-Riko
Nacia Biblioteko de Porto-Riko | ||
---|---|---|
nacia biblioteko | ||
Komenco | 1967 vd | |
Geografia situo | 18° 27′ 49″ N, 66° 5′ 32″ U (mapo)18.463711105406-66.09219394275Koordinatoj: 18° 27′ 49″ N, 66° 5′ 32″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Puerta de Tierra Jail | |
Situo | Porto-Riko | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia Biblioteko de Porto-Riko (hispane Biblioteca Nacional de Puerto Rico) estas la nacia biblioteko de Porto-Riko. Ĝi estis establita en 1967 kiel la Biblioteca General de Puerto Rico, sekvante leĝaĵo N. 44 de la Puerto Rica Parlamento. [1] Ĝi malfermiĝis la 11-an de aprilo 1973. En 2003 ĝi estis renomita la Nacia Biblioteko de Porto-Riko, en Akto 188 el la 17-an de aŭgusto el tiu jaro. [1]
La specialaj kolektoj de la biblioteko inkludas la dominikanan kolekton de led-binditaj religiaj libroj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la kolekton de Eugenio Maria de Hostos, kiu inkluzivas 1 300 jam ciferecajn manuskriptojn, kaj la privatan kolekton de Concha Melandz, literaturrecenzisto kaj iama profesoro ĉe la Universitato de Porto-Riko. [2]
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La biblioteko estas enhavita en la klasika deknaŭajarcenta konstruaĵo (foje, la konstruaĵo funkciis kiel la frontmontra fabriko de Bacardi Rumo), kune kun la Ĝenerala Arkivo de Porto-Riko.
La konstruaĵo situas en malnova San-Juano. Ĝi rigardas al Luis Muñes Rivera Parko. La biblioteko kaj arkivo dividas amfiteatron de 120-sidlokoj sur la stratnivelo. La konstruaĵo estis listigita en acia Registro de Historiaj Loko) en 1976 sub sia antaŭa nomo, Carcel de Puerta de Tierra.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Biblioteca Nacional de Puerto Rico.
- ↑ Gómez de Hillyer, Josefina.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Haidée Muñoz Solá (1992). "Biblioteca Nacional de Puerto Rico" (formato PDF). Boletín de la ANABAD (Hispane). Madrid: Asociación Española de Archiveros, Bibliotecarios, Museólogos y Documentalistas. 42. ISSN 0210-4164 – via University of La Rioja.