Nadine Gordimer
Nadine GORDIMER (naskiĝis la 20-an de novembro 1923 en Springs, Transvaal, mortis la 13-an de julio 2014 en Johannesburg)[1] estis sud-afrika verkistino. Ŝi estis unu el la fondintoj de la Kongreso de Sudafrikaj Verkistoj. Ŝi funkciis kiel vicprezidanto de la Internacia klubo PEN.
La ĉefa temo en ŝia verkaro estas la rasa apartismo kaj ties malbonaj efikoj kaj por la blanka kaj por la nigra loĝantaro de Sud-Afriko, kaj la ampleksaj rilatoj inter la laŭleĝe disigitaj homgrupoj. Ŝi skribis kontraŭ rasismo, kaj por toleremo kaj protekto de sinesprimlibereco.
Ĉi tiu pozicio gajnis tutmondan aklamon, kaj ĝiaj verkaro gajnis multajn premiojn, dum en Sud-Afriko ĝiaj verkoj estis malaklamitaj, kaj iuj eĉ estis cenzuritaj kaj konfiskitaj de la rasapartisma reĝimo.
Ŝi membris en ANK, la partio de Nelson Mandela kaj fervore aktivadis por homaj rajtoj kaj kontraŭ la sociaj maljustecoj de la tiama apartisma reĝimo.
En la jaro 1974 ŝi ricevis la Premion Booker kaj en 1991 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo por "kiu per sia grandioza eposa verkado - laŭ la vortoj de Alfred Nobel - treege utilis al la homaro".
Luktante por redukti malriĉecon en la mondo ŝi ankaŭ estas tutmonda ambasadoro de bonvolo (angle Goodwill Global Ambassador) por la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- The Lying Days ("La mensogaj tagoj", 1953)
- A World of Strangers ("Mondo de nekonatuloj", 1958)
- Occasion for Loving ("Okazo por amado", 1963)
- Not for Publication ("Ne por eldono", 1965)
- The Late Burgeois World ("La forpasinta etburĝa mondo", 1966)
- The Conservationist ("La konservisto", 1974)
- Burger’s daughter ("La filino de Burger", 1979)
- July’s People ("La popolo de julio", 1981)
- Something Out There ("Io tie for", 1984)
- Lifetimes: under apartheid ("Vivodaŭroj: sub rasapartigo", 1986)
- A Sport of Nature (1987)
- My Son’s Story ("La rakonto de mia filo", 1990)
- None to Accompany Me ("Neniu por akompani min", 1994)
- Writing and Being ("Skribado kaj estado", 1995)
- The House Gun (1998)
- The Pickup (2001)
Referenco
[redakti | redakti fonton]
|