Nelly Sachs
Nelly Sachs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Nelly Sachs, 1910
| |||||
Persona informo | |||||
Nelly Sachs | |||||
Naskonomo | Leonie Sachs | ||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1891 en Schöneberg (Berlino) | ||||
Morto | 12-an de majo 1970 (78-jaraĝa) en Högalid Parish | ||||
Mortis per | Intesta kancero vd | ||||
Tombo | Juda tombejo en Stokholmo vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio (1952–) Germanio (–1952) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto dramaturgo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verkistino kaj tradukistino Nelly SACHS [neli zaks] (origine: Leonie SACHS), naskiĝis la 10-an de decembro 1891 en Berlino. Ŝiaj novromantikaj poemoj estis ege popularaj dum la 1920-aj jaroj. Jardekon poste – la faŝismo disvastiĝis en Germanio – ŝia verkaro pli kaj pli dediĉis sin al la identeco de la juda popolo, al kiu la aŭtorino apartenis.
Persekutate de la nazioj, Nelly Sachs en 1940 fuĝis el Germanio al Svedio, helpe de la Nobel-premiita sveda verkistino Selma Lagerlöf. Ŝia verkaro ekde tiam ĉefe priskribis la sorton de la judoj sub la nazia teroro. En 1966 ŝi gajnis la Premion Nobel pri Literaturo, kune kun la israela verkisto Ŝ. J. Agnon. Je la 12-a de majo 1970 ŝi mortis en Stokholmo.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Legenden und Erzählungen (1921)
- Dein Leib im Rauch durch die Luft (1944/45)
- In den Wohnungen des Todes (1947)
- Sternverdunkelung (1949)
- Flucht und Verwandlung (1959)
- Zeichen im Sand (1962)
- Glühende Rätsel (1964)
- Die Suchende (1966)
|