Nimfeacoj
Nimfeacoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Kretaceo - Nun | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
nimfeo Nymphaea L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La nimfeacoj[2] (latine Nymphaeaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo nimfealoj (Nymphaeales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 70 speciojn[1],[3], ĉefe tropikajn. Ĝia tipa genro estas nimfeo[2].
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La nimfeacoj estas marĉaj plantoj, kies radiktigoj lokiĝas en la ŝlimo, subakve.
La folioj etendiĝas sur la akva surfaco, la floroj estas grandaj, okulfrapaj.
La stamenoj lokiĝas spirale, ilia nombro ne estas difinita. Iliaj angiotuboj lokiĝas sporade en la tigo, kio estas karakterizaĵo de la unukotiledonoj. Tamen, laŭ la klasifiko APG IV (2016)[4] tiuj plantoj ne apartenas al tiu klaso, sed al la bazaj angiospermoj (Protoangiospermae).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 apr. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Nymphaeales Salisb. ex Bercht. & J.Presl - nimfealoj
- Nymphaeaceae Salisb. - nimfeacoj
- Barclaya Wall. - barklajo
- Euryale Salisb. - eŭrialo
- Hydrostemma - hidrostemo
- Nuphar Sm. - nufaro[6]
- Nymphaea L. - nimfeo[2]
- Nymphozanthus Rich. - nimfozanto*
- Ropalon Raf. - ropalo
- Victoria Lindl. - viktoriao
- Nymphaeaceae Salisb. - nimfeacoj
- Nymphaeales Salisb. ex Bercht. & J.Presl - nimfealoj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
La genro eŭrialo (Euryale) enhavas ununuran specion, la ferocan eŭrialon (Euryale ferox), kiu estas kultivata en Ĉinio por siaj grajnoj. Ĝiaj folioj estas pli malgrandaj ol tiuj de la Victoria-specioj, sed la folirandoj ne kliniĝas supren.
Victoria estas sud-amerika genro, kun specioj V. amazonica kaj V. cruziana. Ili havas grandegajn foliojn, kies diametro povas atingi eĉ 4 metrojn en la natura medio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Nymphaeaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 nimfeo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Nymphaeaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-05-04. Alirita 2020-04-29 .
- ↑ La klasifiko APG IV (Wikipedia angle)
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ nufaro en PIV ĉe vortaro.net