Nova Svedio
Nova Svedio | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nya Sverige (svede) Uusi-Ruotsi (finne) | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
kolonio | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||
Swedish riksdaler
| |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Nova Svedio (svede Nya Sverige) estis malgranda, nedaŭra sveda kolonio lokita en Nord-Ameriko, ĉe la atlantika oceano, je la elfluejo de la rivero Delavaro. La kolonio estis fondita en marto 1638, kaj estis aneksita de Nederlando en septembro 1655.
La centro de la kolonio estis Fort Christina, kiu situis sur la hodiaŭa teritorio de Wilmington (Delavaro). La kolonio entenis teritoriojn, kiuj nuntempe troviĝas en Delavaro, Nov-Ĵerzejo kaj Pensilvanio. Krom la svedoj ankaŭ enloĝiĝis tien multaj finnaj kaj nederlandaj kolonianoj.
Listo de guberniestroj
[redakti | redakti fonton]La oficiala loĝejo de la guberniestroj de Nova Svedio estis Fort Christina, escepte de Johan Björnsson Printz, kiu enloĝiĝis en Nova Gotenburgo, svede Nya Göteborg aŭ Nya Gotheborg, ĉe la nuna loĝloko Tinicum borde de la rivero Delavaro.
- Peter Minuit, direktoro (29-a de marto 1638 - 15-a de junio 1638)
- Måns Nilsson Kling, komandanto (15-a de junio 1638 - 1-a de aprilo 1640)
- Peter Hollander Ridder, komandanto (1-a de aprilo 1640 - 1-a de februaro 1643)
- Johan Björnsson Printz (1-a de februaro 1643 - 1-a de oktobro 1653)
- Johan Pappegoya (1-a de oktobro 1653 - 1-a de majo 1654)
- Johan Classon Rising (1-a de majo 1654 - 15-a de septembro 1655)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sveda elmigrado al Usono
- Johan Campanius, esplorinto pri la indiĝena lenapa lingvo en Nova Svedio