Observatorio de Tejdo
Observatorio de Tejdo | ||||
---|---|---|---|---|
Observatorio | ||||
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Tejdo. En fono, la vulkano Tejdo | ||||
steloobservatorio [+] | ||||
Oficiala nomo: Observatorio del Teide | ||||
Lando | Hispanio | |||
Municipo | Tenerifo | |||
Supermara alteco | 2 390 msnm | |||
Koordinatoj | 28° 18′ 0″ N, 16° 30′ 35″ U (mapo)28.3-16.509722222222Koordinatoj: 28° 18′ 0″ N, 16° 30′ 35″ U (mapo) | |||
Estiĝo | 1964 | |||
Posedanto de la loko | Instituto de Astrofiziko de Kanarioj | |||
|
||||
|
||||
|
||||
Observatorio de Tejdo | ||||
Vikimedia Komunejo: Teide Observatory [+] | ||||
Retpaĝaro: https://www.iac.es/es/observatorios-de-canarias/observatorio-del-teide | ||||
La Observatorio de Tejdo, ankaŭ konata kiel Observatorio de Izaña estas astronomia observatorio fondita la 1964 en la Nacia Parko de Teide, insulo Tenerifo, (Kanarioj, Hispanio) proksime de la monto Tejdo. La observatorio estas operaciata de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj (Instituto de Astrofísica de Canarias aŭ IAC) kaj, kune kun la Observatorio de Roque de los Muchachos, formas la Eŭropan nordan observatorion. Ĝia MPC kodo estas 954.[1] Ĝi estas rigardita de la internacia scienca komunumo kiel unu el plej gravaj astronomiaj observatorioj en la mondo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La observatorio estis fondita en 1959, la unua teleskopo estis instalita tie en 1964. Komence ligita al la Universitato La Laguna, la observatorio fariĝis dependa de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj de ties kreo en 1975 kaj internaciiĝis en 1979 kun interkonsentoj de kunlaboro inter pluraj landoj. En 1985 estis inaŭguritaj la instalaĵoj de la IAC, inklude la Observatorio de Tejdo. De tiam, pluraj teleskopoj de diversaj landoj estis tie instalitaj, kiel la IAC-80,[2] unua teleskopo tute disvolvita kaj konstruita en Hispanio en la laboratorio de IAC en La Laguna.
Tiu observatorio ĉefe utilas por la observo de la Suno, kvankam ĝi ankaŭ ricevis aliajn uzojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La kvalito de la ĉielo de la insuloj Kanarioj, kaj precipe de Tenerifo, faras, ke la Observatorio de Tejdo estas unu el plej bonaj lokoj por observi la Universon: la tavolo da nuboj formiĝas sube de la observatorio kaj malhelpas la efikon de la luma poluo. Nune, la Observatorioj de Tejdo, de Roque de los Muchachos, de Mauna Kea, de La Silla kaj de Cerro Paranal estas la referencaj observatorioj por la instalado de estontaj teleskopoj.
La klimato de la Observatorio de Tejdo estas ĉefe determinata de la alto kaj de la latitudo proksime de la tropikoj. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, la klimato de la observatorio estas de tipo Csb (mediteranea kun mildaj someroj).[3][4]
La averaĝa temperaturo en la stacio de Izaña (Centro de Investigación Atmosférica de Izaña) estas 10,2 °C. La vintroj estas malvarmaj kun averaĝoj de 4,3 °C en januaro, oftaj frostoj kaj kun po 10 neĝfaloj ĉiu jaro. La someroj estas mildaj kun averaĝoj de 18,5 °C en julio kaj maksimumoj de 23 °C. Tiel, la jara amplitudo de temperaturo estas 14,2 °C, tiu estas granda rilate al la areoj de pli malgranda alto de Tenerifo. La taga amplitudo de temperaturo estas 7,7 °C. La jara precipitado estas po iomete malpi ol 400 mm, la plejparto de la precipitadoj koncentriĝas inter oktobro kaj marto kun tre seka somero kaj precipitadoj preskaŭ nulaj en junio kaj junio. Pro la alto, la klimato en la areo ĉirkaŭ la stacio estas treege seka dum plejparto el la jaro. Tio, kombinata kun la pura aero de la supera troposfero faras, ke la situejo estas de granda scienca intereso.
Instalaĵoj
[redakti | redakti fonton]La observatorio havas centron de akcepto por la scienca diskonigo kaj loĝejon por la scienca kaj teknika personaro.
Sunaj teleskopoj
[redakti | redakti fonton]- Suna Vakua Tura Teleskopo (VTT) instalita en 1989: permesas studi la ecojn de la suna atmosfero. Ĝia ĉefa spegulo havas diametron de 70 cm, ĝi apartenas al la Kiepenheuer-Instituto pri suna fiziko de Freiburg,
- Suna Teleskopo THEMIS kun spegulo de 90 cm, instalita en 1996 en kunlaboro inter Francio kaj Italio por la studo de la sunaj magnetismo kaj malstabileco. Ĝi mezuras la direkton kaj la intenson de la magneta kampo de la Suno,[5]
- Suna Teleskopo GREGOR 150 cm, instalita en 2009, apartenas al germana konsorcio.[6]
Noktaj teleskopoj
[redakti | redakti fonton]- Teleskopo IAC-80 de 83 cm de diametro instalita en 1991, tute disvolvita kaj konstruita de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj (IAC), malkovris en 1995 Teide 1, la unuan brunan nanon iam malkovritan ;
- Infraruĝa Teleskopo Carlos Sánchez (TCS): de 155 cm de diametro, instalita en 1972 de la Unuiĝinta Reĝlando, apartenas al IAC de 1982,[7]
- Teleskopo Mons, 60 cm de diametro, propraĵo de la Universitato de Mons, (Belgio), fotografio kaj fotometrio de variantaj steloj, instalita en 1972,
- Teleskopo OGS: Optika Grunda Stacio de EKA, propraĵo de la Eŭropa Kosma Agentejo. Uzita por komuniko de satelitoj, establita en 1998, ĝi havas spegulon de 1 m de diametro,
- Teleskopo STARE: Stela Astrofiziko kaj Esploro pri Ekzoplanedoj, 10 cm de diametro,
- Robota teleskopo Bradford, funkciis ekde 2006,
- Robotaj teleskopoj (STELLA I kaj STELLA II) kombino de du robotaj teleskopoj de 10 cm de diametro, estas projekto de la Instituto Leibniz pri Astrofiziko en Potsdamo kun kunlaboro de IAC, 2006,
- SLOOH: posedaĵo de Slooh.com (Usono) formas parton de reto da teleskopoj defore regataj, 2004.
Suna Laboratorio
[redakti | redakti fonton]Tiu aro da instrumentoj dediĉitaj al la studo pri la internaĵo de la Suno arigas 7 instrumentojn aŭ projektojn de institucoj el Britio, Usono, Francio kaj Tajvano, krom EKA kaj IAC. Inter tiuj instrumentoj estas la spektrofotometroj MARK-I , IRIS-T, ECHO, la fotometro de alta distingivo TON kaj la rapidmezurilo de Fourier GONG.
Kosma fona radiado
[redakti | redakti fonton]La kosma fona radiado estas la plej malnova radiado, kiun oni povas observi en la Universo. Por studo pri ĝi, la Observatorio de Tejdo havas interferometron de 33 GHz, radioteleskopoj COSMO 10 kaj 15 kaj reto da interferometroj VSA (Very Small Array). En 1994, dank'al la Eksperimento de Tenerifo, estis malkovritaj la tiel nomataj « kosmosomoj », (KOSMOlogiaj Strukturoj de Meza skalo)[8] kiuj estas la origino de la grandaj strukturoj de la nuna Universo.
-
Ĝenerala vido
-
La Suna Laboratorio, monto Tejdo en fono.
-
Vakua Tura Teleskopo VTT
-
Teleskopo GREGOR
-
Robota teleskopo Bradford
-
Teleskopo de 1 m de OGS
Malkovritaj asteroidoj
[redakti | redakti fonton]Minor Planet Center kreditas la Observatorion de Tejdo de la malkovro de 6 asteroidoj inter 1998 kaj 2002 [9] sub la nomo Teide
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ IAC80 Teleskopo, el la paĝaro de Observatorios de Canarias (angle)
- ↑ Gvido de la klimatoj en Hispanio, de la Agencia Estatal de Meteorología (AEMET) (hispane)
- ↑ Klimatologio de la Observatorio de Izaña, ibidem (hispane)
- ↑ La teleskopo THEMIS malkaŝas fajnan strukturon de la suna magneta kampo, el la paĝaro de la Observatoire de Paris (france)
- ↑ Suna Teleskopo GREGOR, el la paĝaro de Max-Planck-Institut für Sonnensystemforschung (germane)
- ↑ Telescopio Carlos Sánchez, el la paĝaro de Observatorios de Canarias (angle)
- ↑ Ĵusa Rezultoj de la Eksperimentoj de Tenerifo , C.M. Gutiérrez kaj aliaj ; el Astronomical & Astrophysical Transactions 15-a de Aprilo 1995 (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Instituto de Astrofiziko de Kanarioj
- hispane Observatorio del Teide, el la paĝaro de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj
- hispane Observatorio del Teide, el la paĝaro de la Insulo Tenerifo
- hispane Observatorio del Teide, el Observatorios Astronómicos de España
- angle Teleskopo Themis
- germane Suna Teleskopo GREGOR, el Welt der Physik
- angle Stare Project
- angle Robota teleskopo Bradford, el Schoolscience
- anglehispane Telescopio Mons
- angle SLOOH
- angle Stella,Robota Observatorio
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio del Teide en la hispana Vikipedio.