Ocean's Twelve
Ocean's Twelve | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Ocean's Twelve |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 dec. 2004, 2004 |
Ĝenro | heist film, komedia filmo, mistera filmo, agfilmo, detective film |
Kameraado | Steven Soderbergh |
Reĝisoro(j) | Steven Soderbergh |
Produktisto(j) | Jerry Weintraub |
Scenaro | George Nolfi |
Filmita en | Villa Erba • Amsterdamo • Monako • Romo • Florido • Ĉikago • Las Vegas Valley • Sicilio • Parizo • Lago de Como • Lierna • Lierna |
Loko de rakonto | Nederlando • Italio • Francio • Lago de Como |
Muziko de | David Holmes |
Rolantoj | George Clooney • Brad Pitt • Catherine Zeta-Jones • Julia Roberts • Matt Damon • Elliott Gould • Andy García • Casey Affleck • Eddie Jemison • Carl Reiner • Scott Caan • Bernie Mac • Don Cheadle • Robbie Coltrane • Peter Fonda • Vincent Cassel • Albert Finney • Jeroen Krabbé • Bruce Willis • Topher Grace • Adriano Giannini • Ana Caterina Morariu • Mini Andén • Giselda Volodi • Youma Diakite • Denny Méndez • Mattia Sbragia • Martina Stella • Roberta Potrich • James Zahn • Cherry Jones • Eddie Izzard • Jared Harris • Jerry Weintraub • Mathieu Simonet • Scott L. Schwartz • Qin Shaobo • Jeroen Willems • Candice Azzara • Marc Bodnar |
Produktinta firmao | Warner Bros. Section Eight Productions Jerry Weintraub Productions Village Roadshow Pictures |
IMDb | |
Ocean's Twelve (angle "La dekduopo de Ocean") estas usona humora krim-komedia filmo de 2004 reĝisorita de Steven Soderbergh kaj verkita de George Nolfi. Ĝi estas la dua ero en la trilogia franĉizo Ocean's kaj la sekvaĵo de Ocean's Eleven (2001). En la filmo aperas aktoraro en kiu elstaras George Clooney, Brad Pitt, Matt Damon, Catherine Zeta-Jones, Andy García, Don Cheadle, Bernie Mac, Julia Roberts, Casey Affleck, Scott Caan, Vincent Cassel, Eddie Jemison, Carl Reiner, kaj Elliott Gould.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ tri jaroj la «dek unu» de la bando de Danny Ocean faris historian ŝteladon de la tri plej grandaj kazinoj de Las Vegas. Poste ili disiĝis en la medio kun la intenco vivi honeste. Bedaŭrinde mistera ŝtelisto barono franc-itala nome François Toulour, alinome «Le Renard de la Nuit» (nokta vulpo), deziranta montri, ke li estas pli bona ol ili, donas iliajn nomojn al Terry Benedict.
Tiu lasas al ili du semajnojn por redoni la monon kiun ili ŝtelis al li plus interezoj (tio estas 197 milionoj de dolaroj). Por redoni sian ŝuldon ili devas akcepti la defion de Toulour, kio portas ilin al Amsterdamo, Romo, kaj al Tonnara de Scopello en Sicilio kaj Parizo kie ili celas ŝtelaĵon kaj la Ovon de la Karoso de la Kronigo, nome unu el la famaj ovoj de la juvelkompanio Fabergé.
Paralele la esploron faris inspektiston de Europol, Isabel Lahiri, kiu ŝajne tre bone konas Rusty.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]La dek du
[redakti | redakti fonton]- George Clooney kiel Danny Ocean, grupestro
- Brad Pitt kiel Robert "Rusty" Ryan, amiko de Danny kaj vicgrupestro
- Matt Damon kiel Linus Caldwell, konata poŝŝtelisto
- Bernie Mac kiel Frank Catton, eks-ludestro
- Elliott Gould kiel Reuben Tishkoff, riĉa amiko de Danny
- Casey Affleck kiel Virgil Malloy, sperta mekanikisto
- Scott Caan kiel Turk Malloy, sperta mekanikisto kaj frato de Virgil
- Eddie Jemison kiel Livingston Dell, sperta pri viglado
- Don Cheadle kiel Basher Tarr, sperta pri eksplodaĵoj
- Qin Shaobo kiel "The Amazing" Yen, akrobato
- Carl Reiner kiel Saul Bloom, maljuna fraŭdulo
- Julia Roberts kiel Tess Ocean, edzino de Danny
Aliuloj
[redakti | redakti fonton]- Catherine Zeta-Jones kiel Isabel Lahiri, detektivo de Europol
- Andy García kiel Terry Benedict
- Vincent Cassel kiel Baron François Toulour/The Night Fox, majstra ŝtelisto
- Albert Finney kiel Gaspar LeMarc (uncredited), iama majstra ŝtelisto kaj mentoro de Toulour
- Eddie Izzard kiel Roman Nagel, majstra ŝtelisto kiun Danny konas
- Bruce Willis kiel li mem