Saltu al enhavo

Otelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otelo, la Maŭro de Venecio
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1960
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 207
vdr

Otelo estas tragedio de William Shakespeare verkita ĉirkaŭ 1603. La plena kaj originala nomo estas The Tragœdy of Othello, the Moore of Venice. Ĝi estas verkita probable post Hamleto, kaj antaŭ Makbeto kaj Reĝo Lear. La unua konata surscenigo okazis probable la 1-an de novembro de 1604 en la Palaco de Whitehall de Londono.

La verko prenas sian nomon el la precipa rolulo, Otelo, maŭro kiu estas kvazaŭ la simbolo de la ĵaluzo.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La verko estas tradukita al Esperanto, kun la nomo Otelo, la Maŭro de Venecio fare de Reto Rossetti, kaj eldonita 207-paĝe de Eldonejo Stafeto el La Laguna, en la jaro 1960.

Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras Zairo-n kiel liberan adaptaĵon de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Jago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privilegiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.

Versioj en kino

[redakti | redakti fonton]

Otelo estis plurfoje adaptita por la kino:

Muzikaj versioj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du operoj bazitaj en Otelo, respektive de Gioacchino Rossini (Otello) kaj Giuseppe Verdi. Antonín Dvořák verkis simfonian uverturon nomatan Otelo, Op. 93.

Aliaj uzoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]