Saltu al enhavo

Panvendeja Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panvendeja Domo
konstruaĵo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 57″ N, 3° 42′ 27″ U (mapo)40.4158-3.7074Koordinatoj: 40° 24′ 57″ N, 3° 42′ 27″ U (mapo)

ArkitektoJuan Gómez de Mora
StiloHerera

Panvendeja Domo (Madrido)
Panvendeja Domo (Madrido)
DEC

Panvendeja Domo (Hispanio)
Panvendeja Domo (Hispanio)
DEC
Map
Panvendeja Domo
Vikimedia Komunejo:  Casa de la Panadería [+]
vdr
Fasado de la Panvendeja Domo.
Fachada de la Panvendeja Domo.

La Panvendeja Domo (hispane Casa de la Panadería) estas konstruaĵo kvaretaĝa, kun portikara teretaĝo, kaj la lasta etaĝo kun formo de subtegmento, kaj la flankoj kronitaj per angulaj turoj. Ĝi estas situanta en la centro de la norda flanko de la Plaza Mayor, Madrido, Hispanio.

La Casa de la Panadería estis starigita dum la konstruado de la Plaza Mayor, kaj Juan Gómez de Mora estis la respondeculo pri ties konstruado, kio finis en 1619. Post la dua incendio de la placo en 1670 ĝi estis rekonstruita de Tomás Román, kaj la pentristoj Claudio Coello kaj José Jiménez Donoso zorgis pri la interna dekorado kaj pri la freskoj de la fasado. Post la tria incendio de la placo en 1790, kiu ne tuŝis la Panvendejan Domon, ĝi utilis kiel referenco al Juan de Villanueva por la rekonstruado de la domaro de la placo.

La pentraĵoj de la fasado estas verko de Arturo Mélida.