Saltu al enhavo

Patagonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patagonio
Regiono
montara sistemo [+]

LandojArgentino, Ĉilio
- koordinatoj41° 48′ 37″ S, 68° 54′ 23″ U (mapo)-41.81015-68.90627Koordinatoj: 41° 48′ 37″ S, 68° 54′ 23″ U (mapo)


Patagonio (Tero)
Patagonio (Tero)

Patagonio (Sud-Ameriko)
Patagonio (Sud-Ameriko)
DEC

Map
Patagonio
Vikimedia Komunejo:  Patagonia [+]
vdr
Mapo de Patagonio (oranĝkolora)
Patagona pejzaĝo
Turoj de Paine.

PatagonioPatagonujo [1] estas vasta plata regiono en la ekstrema sudo de Sudameriko. Ĝi apartenas al Argentino kaj Ĉilio, kaj estas multe malpli dense loĝata ol aliaj partoj de ĉi tiuj landoj (ĉ. 2 homoj por 1 kvadrata kilometro).

Ekonomio bazas sin sur turismo (precipe en la ĉilia parto, kie estas ĉirkaŭ 80 mil turistoj jare) kaj ŝafobredado (precipe en la argentina parto).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ekzistas preciza limo, kutime oni konsideras Patagonio terenon suden de la riveroj Rio Colorado (Argentino) kaj Rio Bio Bio (Ĉilio). En Argentino oni konsideras apartan geografian regionon nome Argentina Patagonio. En Ĉilio ĝi ne estas tiom precize difinita sed oni parolas ankaŭ pri la Ĉilia Patagonio.

La cerro Torre, aŭ Monto Torres, estas monto de 3 133 msm situa en la orienta bordo de la Sudpatagonia Glacikampo en la sudo de Patagonio. Ĝi troviĝas en la sektoro limigota en la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio kiu datas el la Acuerdo de 1998. La monto Cerro Chaltén aŭ Cerro Fitzroy estas granita monto de 3 406 metroj da alteco en la argentinaj kaj ĉiliaj Andoj. Ĝi estas unu el la ĉefaj turismaj altiraĵoj en la Nacia Parto Los Glaciares (La glaĉeroj).

Biogeografio

[redakti | redakti fonton]

Biogeografie Patagona Stepo estas unu el la tersupraĵo-tutmondaj 200-regionoj. Tiuj ĉi estas nombro da kunigitaj ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro sia graveco pri la naturprotekto.

La karakteriza aspekto de Patagonio estas stepa : t. n. Patagona Stepo.

Lokaj esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.849

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]