Peter Shaffer
Peter Shaffer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de majo 1926 en Liverpool | ||||
Morto | 6-an de junio 2016 (90-jaraĝa) en Graflando Cork | ||||
Tombo | Tombejo Highgate vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1923) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo St Paul's School (en) Trinity College Hall School (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Anthony Shaffer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo literaturkritikisto dramaturgo dramaturgo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Teatra arto, literaturo kaj dramo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Black Comedy vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Peter Levin SHAFFER (naskiĝis la 15-an de majo 1926 en Liverpool, Anglio - la 6-an de junio 2016 en Graflando Cork, Irlando) estis brita dramisto kaj scenaristo, gajninto de la Ora Globo kaj la 1985-datita Oskar-Premio por Plej bona scenaro por la filmo Amadeus [1].
Li verkis interalie la teatraĵojn Black Comedy (Nigra Komedio, 1965), kiu estas kutime prezentata kun The White Liars (Blankaj mensogoj), Equus (1973, filmita 1977) kaj Amadeus (1979, filmita 1984).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Shaffer estis naskita en judan familion en Liverpool, la filo de Reka (naskita Fredman) kaj Jack Shaffer, dom-makleristo. Li estis ĝemelfrato, kaj la frato ankaŭ estas dramisto, Anthony Shaffer [2][3].
Shaffer estis edukita en St Paul's School en Londono kaj tiam stipendio al Trinity College ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li studis historion. Li estis karboministo dum la Dua Mondmilito kiel unu el la "Bevin Boys", viroj eligitaj kiel parto de deviga militservo. Li tiam okupis kelkajn laborlokojn, inkluzive de laborado en librovendejo kaj kiel asistanto en biblioteko, antaŭ malkovri sian talenton por dramo.
En 1979, sub la influo de la "eta tragedio" de A. S. Puŝkin Mozart kaj Salieri kaj la samnoma opero de N. A. Rimskij-Korsakov, li kreis sian plej faman teatraĵon, Amadeus.
Li ricevis la premio Tony dufoje, kaj por Equus kaj Amadeus [4].
Elektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- The Salt Land (televido, 1955)
- Five Finger Exercise (1958)
- The Private Ear (1962)
- The Public Eye (1962)[5]
- The Royal Hunt of the Sun (1964 but completed by 1958), teatraĵo pri Atahualpa, la lasta imperiestro de la Tahuantinsuyu.
- Black Comedy (1965)
- The White Liars (1967)
- Equus (1973)
- Amadeus (1979)
- Yonadab (1985)
- Lettice and Lovage (1987)
- The Gift of the Gorgon (1992) [5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gardner, Lyn, "Sir Peter Shaffer obituary", The Guardian, 6 June 2016. (en-GB)
- ↑ «Peter Shaffer Biography». Filmreference.com. 15. mai 1926
- ↑ «The Jewish Daily Forward». Forward.com.
- ↑ Peter Shaffer – Biography – The Internet Movie Database
- ↑ 5,0 5,1 Gardner, Lyn, "Sir Peter Shaffer obituary", The Guardian, 6 June 2016. (en-GB)