Philipp Bouhler
Aspekto
Philipp Bouhler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1899 en Munkeno |
Morto | 19-an de majo 1945 (45-jaraĝa) en Zell am See |
Mortokialo | Veneno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Munkena universitato - germanistiko, filozofio (1919–1920) Maximiliansgymnasium München (en) (1909–1912) |
Familio | |
Edz(in)o | Helene Bouhler (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto |
Philipp BOUHLER (11a de septembro 1899 – 19a de majo 1945) estis germana veterana funkciulo de la Nazia Partio kiu estis kaj "Reichsleiter" (Nacia Estro) kaj Ĉefo de la Kanzelerio de la Führer de la NSDAP. Li estis ankaŭ la oficiro de SS responsa pri la eŭtanazia programo Aranĝo T4 kiu mortigis pli ol 250 000 malkapablajn plenkreskulojn kaj infanojn en Nazia Germanio, same kiel estis kun-inicianto de la "Aranĝo 14f13", nomita ankaŭ "Sonderbehandlung" ("speciala traktado"), kiu mortigis 15,000–20,000 prizonulojn el la Naziaj koncentrejoj.
Bouhler estis arestita la 10an de majo 1945 fare de usonaj trupoj. Li memmortigis sin la 19an de majo 1945 estante en la usonarmea internulejo de Zell am See en Aŭstrio.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Miller 2006, p. 155.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Miller, Michael (2006). Leaders of the SS and German Police, Vol. 1. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-93-297-0037-2.