Saltu al enhavo

Piratoj (1986)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piratoj
filmo
Originala titolo Pirates
Originala lingvo hispana lingvo • franca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 11 sep. 1986, 1986
Ĝenro mantela-rapira filmo, aventura filmo, pirata filmo
Kameraado Witold Sobociński
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Tarak Ben Ammar
Scenaro Roman Polański • Gérard Brach
Filmita en Malto • Sejŝeloj
Loko de rakonto Tunizio
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Walter Matthau • Roger Ashton-Griffiths • Damien Thomas • Charlotte Lewis • David Kelly • Cris Campion • Emilio Fernández • Ferdy Mayne • Roy Kinnear • Anthony Dawson • Sydney Bromley • Daniel Emilfork • Michael Elphick • Jacques Maury
Produktinta firmao The Cannon Group
IMDb
vdr

Pirates (Piratoj) estas aventura komedia filmo de 1979 reĝisorita de Roman Polanski kaj kunverkita de Gérard Brach, John Brownjohn, kaj Roman Polanski. Ĝi estis inspirita de la klino de Polanski al klasikaj piratfilmoj, kaj aparte al la pripirataj altiraĵoj de Disneyland. Polanski ekplanis la filmon en 1976 post la ikona Chinatown, sed la produktado estis prokrastita kelkajn fojojn pro manko de financo kaj fuĝo de Polanski el Usono por eviti proceson pro misabuzo de minorulo.

Ĝi estis prezentita ekster konkurenco en 1986 en la Kinfestivalo de Cannes, kaj estis komerca malsukceso, kvankam la vestodesegnado estis nomumita por Oskar-premio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo startas ĉe flosaĵo kiu tenas trezoron perditan en la oceano: la kapitano Red Nigrabarbulo (ludita de Charlotte Lewis) kaj lia oficiro, Frog («rano» en angla, ludita de Cris Campion), ambaŭ riskas morti pro dehidratiĝo. Instigita pro malsatego Nigrabarbulo freneziĝas kaj klopodas intencas manĝi Frog; poste la duopo estas kaptita de hispana galiono kaj sklavigita antaŭ instigi ĝeneralan insurekcion en la ŝipo kun la helpo de la ceteraj prizonuloj, kio ebligas ilin ekkontroli la ŝipon. Frog poste enamiĝas de María-Dolores de la Jenya de la Calde (Charlotte Lewis), nevino de la guberniestro de hispana kolonio. Dume, la celo de la avaremo de Red ne estas virino sed la ortrono kiun la hispanoj akiris elposteniginta reĝon de aztekoj. Dum la cetero de la filmo Frog intencas seksallogi sian amatinon dum sekvas eksplodoj kaj interpafado, ĉar Red estis aliginta bandon de krimuloj por ŝteli la ortronon el la hispanoj. Ironie la filmo finiĝas en pirha venko de la protagonistoj, nome Red kaj Frog denove sur flosaĵo. Red, sife sur la ortrono, rekomendas tiam al Frog manĝi kaj dikiĝi, antaŭvidinte eble refalo en antaŭaj kanibalaj instintoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Walter Matthau, kap. Thomas Bartholomew Red
  • Cris Campion, Jean-Baptiste / The Frog
  • Charlotte Lewis, María-Dolores de la Jenya de la Calde
  • Roy Kinnear, nederlandano
  • Roger Ashton-Griffiths, Moonhead
  • Damien Thomas, Don Alfonso de Salamanca de la Torre
  • Olu Jacobs, Boomako
  • Ferdy Mayne, kap. Linares
  • David Kelly, kirurgo
  • Anthony Peck, hispana oficiro
  • Anthony Dawson, hispana oficiro
  • Richard Dieux, hispana oficiro
  • Jacques Maury, hispana oficiro
  • Jose Santamaria, armilestro
  • Robert Dorning, komandanto
  • Luc Jamati, Pepito González
  • Emilio Fernández, Angelito
  • Wladislaw Komar, Jesus
  • Richard Pearson, Pastro
  • Ian Dury, Meat Hook

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]