Prezidanto de UEA
La Prezidanto de UEA estas la plej alta reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj estrarano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence la Prezidanto de UEA estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato (nur ekde 1920). Ĝenerale la funkcio de prezidanto dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li aŭ ŝi kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro. La praktika gvido de la Asocio okazas laŭ la korespondado inter prezidanto kaj ĝenerala direktoro. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna (1955), la prezidanto havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Sed tio estis realigita nur dum la tempo kiam Lapenna mem estis ĝenerala sekretario (1955-1964).
Necesas distingi ĉe tiu ĉi listo inter la prezidantoj de UEA kaj tiu de Internacia Esperanto-Ligo, sed ĉar la sola IEL-prezidanto (Louis Bastien) estis antaŭe UEA-prezidanto, tio aperas ĉi tie integrita en la ĝeneralan liston.
Grandaj figuroj | |
---|---|
Sinsekvo
[redakti | redakti fonton]Svisa kaj brita periodoj
[redakti | redakti fonton]Svisa periodo
[redakti | redakti fonton]- 1916-1919: (vakis)
Ĝeneva UEA
[redakti | redakti fonton]- 1936-1940: Karl Max Liniger (Svislando)
- 1940-1947: Hans Hermann Kürsteiner (Svislando)[1]
Brita periodo
[redakti | redakti fonton]- 1936-1947: Louis Bastien (Francio)
Reunigita UEA
[redakti | redakti fonton]- 1947-1956: Ernfrid Malmgren (Svedio)
Nederlanda periodo
[redakti | redakti fonton]- 1960-1962: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
- 1964: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
- 1980-1986: Grégoire Maertens (Belgio)
- 2007-2013: Probal Dasgupta (Barato)
- 2013-2019: Mark Fettes (Kanado)
- 2019-: Duncan Charters (Britio)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Esperanto, 1940, majo-julio, p. 39: Oficiala Informilo 5 (1940).