Prusia Silezio
Prusia Silezio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | Blazono | ||
provinco de Prusio, historia regiono [+] | |||
Lando | Pollando | ||
Ĉefurbo | Vroclavo | ||
- koordinatoj | 51° 7′ 0″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)51.1166666717.03333333Koordinatoj: 51° 7′ 0″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 37 013 km² (3 701 300 ha) [+] | ||
Areo | 37 013 km² (3 701 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 4 868 764 [+] (1939) | ||
Denseco | 131,54 loĝ./km² [+] [+] | ||
Prusia Silezio | |||
Vikimedia Komunejo: Silesia Province [+] | |||
Prusia Silezio (oficiale Silezio, germane Schlesien) en la jaroj 1742 - 1945 estis unu el la partoj de Prusio, en la jaroj 1815 ĝis 1919 kaj poste en 1938 ĝis 1941 unu el ties provincoj. Ties parto fariĝis ankaŭ graflando germane nomata Grafschaft Glatz ([glaːts]); loke Grofschoaft Glootz aŭ Groofschoft Glootz, ĉeĥe Hrabství kladské, pole Hrabstwo Kłodzkie, latine provincia glacensis, ĝis tiu tempo unu el la eksteraj regionoj de Bohemio. Metropolo de Prusia Silezio estis la urbo nun nomata Vroclavo (tiam germane Breslau kaj esperantlingve ekde la fino de la 19-a jarcento Breslaŭo).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro 1918
[redakti | redakti fonton]Ekde la mezepoko ĝis la jaro 1742 la tuta Duklando Silezio (escepte de la regiono Crossen an der Oder, kiun en 1482 akiris Brandenburgio) estis parto de Landoj de Krono Ĉeĥa. Post malvenkita unua silezia milito Maria Teresia perdis per breslaŭa paco la 11-an de junio 1742 plimulton de Silezio inkluzive de Kladsko favore al Prusio. Post la Viena kongreso parto de Prusia Silezio fariĝis ankaŭ nordorienta duono de Supra Luzacio (sed ĝis la jaro 1825 la distrikto Hoyerswerda apartenis al provinco Brandenburgio akirita de saksa reĝlando, kaj Prusia Silezio fariĝis unu el dek provincoj de Prusio (kiel Provinco Silezio, germane Provinz Schlesien). En ties kadro en 1871 ĝi fariĝis parto de Germana imperiestra regno. Politika mapo de Prusia Silezio estas jen, nacieca mapo jen.
Post la fino de la unua mondmilito la 28-an de oktobro 1918 la renovigita Pollando okupis randajn teritoriojn de Prusia Silezio (teritorio sudokcidente de Bojanowo (germane same Bojanowo), Kaczkowo (Katschkau) kun la ĉirkaŭaĵo, kaj teritorion okcidente de urbo Kempen (nun pole Kępno) kun urboj Rychtal (Reichthal), Bralin (Bralin), Sośnie (Sosnie) kaj Domaslów (Domsel) - vidu mapo 2 kaj enmembrigis ilin en Vojvodio Poznań. La 14-an de oktobro 1919 okazis divido de Prusia Silezio je provincoj Malsupra Silezio (ĉefurbo Vroclavo) kaj Supra Silezio (ĉefurbo Opole). Laŭ versajla packontrakto devis okazis en Supra Silezio referendumo pri aparteneco de tiu ĉi naciece miksita teritorio. La 10-an de januaro 1920 poste parto de Supra Silezio (Regiono Hlučín) fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Surbaze de rezulto de la referendumo la orienta parto de Supra Silezio fariĝis la 20-an de oktobro 1921 parto de Pollando, kiu enmembrigis ĝin en Silezian vojevodion. Mapo de Malsupra Silezio estas jen, mapo de Supra Silezio post la 20-a de oktobro 1921 jen.
La 1-an de aprilo 1938 Prusia Silezio estis denove unuigita en unu provincon. La 2-an de septembro 1938 estis al Prusia Silezio aligita malgranda suda parto de la nuligita provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio. Post la munkena interkonsento, la regiono Hlučín fariĝis parto de nazia Germanio, kaj enkadre de Prusio ĝi estis enmembrigita reen en Prusian Silezion. Post la germana invado Pollandon en septembro de 1939 la nazia Germanio priregis la tutan polan parton de Silezio. La 26-an de oktobro 1939 estis al Prusia Silezio aligita la ĝisnuna pola Silezia vojevodio. Parto de Silezio, kiu en la jaroj 1918 - 1939 apartenis al la pola vojevodio Poznań la 1-an de novembro 1939 fariĝis parto de provinco Posen, la 29-an de januaro 1940 alinomita je Regna provinco Vartlando. Provinco Silezio poste estis la 29-an de januaro 1941 denove dividita je provincoj Malsupra kaj Supra Silezio kaj tiu ĉi stato poste daŭris ĝis fino de la dua mondmilito.
Ekde la jaro 1945
[redakti | redakti fonton]Fine de la dua mondmilito la tutan Prusian Silezion ekokupis soldataroj de Sovetunio. Rilate al la limoj, okazis renovigo de la divido de Silezio el la tempo antaŭ la munkena interkonsento, dum kio la teritoriojn oriente de rivero Nisa (inkluzive de malgranda parto de ĝis nun saksa parto de Supra Luzacio ĉirkaŭ urbo Bogatynia) estis surbaze de decido de Konferenco de Potsdam donita la 2-an de aŭgusto 1945 en administradon de Pollando, eĉ kiam ĝi dum ne fariĝis ties parto. La 26-an de decembro 1945 poste Pollando aneksis tiun ĉi regionon (pri plua evoluo vidu Polan Silezion). Parto de Supra Luzacio, okcidente de rivero Nisa, kiu apartenis ĝis la jaro 1945 al Prusia Silezio, estis surbaze de la rezultoj de la referendumo aligita enkadre de Soveta okupacia zono de Germanio al Saksio.
Administra membrigo
[redakti | redakti fonton]Registaraj distriktoj
[redakti | redakti fonton]- 1818–1820 4 registaraj distriktoj (Regierungbezirke): Breslau (Vroclavo), Liegnitz (Lehnice), Opeln (Opole),
Reichenbach (Dzierżoniów).
- 1820–1939 3 registaraj distriktoj. Reichenbach nuligita kaj ties teritorio dividita inter Breslau kaj Liegnitz.
- 1939–1945 4 registaraj distriktoj. Kreita registara distrikto Kattowitz (Katowice).