Quacquarelli Symonds
Quacquarelli Symonds | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1990 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | societo de respondeco limigita en Italio | |
Fondita | en 1990 | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
TTT | Oficiala retejo | |
Quacquarelli Symonds (QS) estas brita analiza kompanio, firmao specialigita pri la analizo de altlernejoj tra la mondo, pri edukado kaj studado eksterlande.[1] La firmao estis fondita en 1990 fare de Nunzio Quacquarelli.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 5-an de oktobro 2017, QS Quacquarelli Symonds akiris Hobsons Solutions, la internacian divizion de la same brita firmao Hobsons.[2] La akiro permesis al QS pliigi la grandecon de sia tutmonda produkta oferto, kiu nun inkludas produktojn kiel Internacia Studenta Enketo de QS (angle QS International Student Survey,[3] (antaŭe Hobsons's International Student Survey), kiu estas la plej granda internacia enketo de la mondo pri studentoj.
La komparaj listoj pri plej bonaj universitatoj tutmonde, angle QS World University Rankings, konsideratas kiel unu el la tri plej influaj universitataj rangotabeloj en la mondo, kune kun The Times Higher Education World University Rankings kaj la Akademia Rangotabelo de Mondaj Universitatoj, Academic Ranking of World Universities.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Pri ni", bazaj informoj en la retejo qs.com (angle).
- ↑ Amy Baker: artikolo "QS akiras Hobsons Solutions en grava fuzio" en la retejo The PIE News, alirdato la 8-an de marto 2018 (angle)
- ↑ Internacia Studenta Enketo de 2022 en la retejo qs.com, vidita la 31-an de julio 2023 (angle)