Raucourt-au-Bois
Raucourt-au-Bois | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Est |
INSEE kodo | 59494 [+] |
Poŝtkodo | 59530 |
Kodo laŭ INSEE | 59494 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Paul Maillot 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 149 (1 999) |
Loĝdenso | 143 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°12′38″N 3°39′40″O / 50.21056°N, 3.66111°O (mapo) Koordinatoj: 50°12′38″N 3°39′40″O / 50.21056°N, 3.66111°O (mapo) |
Alto | 131 m - 148 m |
Areo | 1,04 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 12′ 38″ Nordo 3° 39′ 40″ Oriento / 50.2105555556 °N, 3.66111111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Raucourt-au-Bois [+] | |
Raucourt-au-Bois estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 149 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Raucourt-au-Bois estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Raucourt-au-Bois troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Raucourt-au-Bois etendiĝas sur 1,04 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]En decembro 2008, la urbestro Jean-Paul Maillot estis kondamnita je 10 monatoj da enkarcerigo kaj je 5 jaroj da neelektebleco pro seksatenco kontraŭ sekretariino de la urbodomo. Li petis reviziadon kaj novan proceson.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Raucourt-au-Bois apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.