René Coty
René Jules Gustave COTY [koTI] (naskiĝis la 20-an de marto 1882, mortis la 22-an de novembro 1962), estis franca konservativa politikisto, dua kaj lasta prezidanto de la Kvara Respubliko de Francio, inter la 16a de januaro 1954 kaj la 8a de januaro 1959.
La 10a de julio 1940, estis unu de la variaj politikistoj kiuj voĉdonis favore de la decido kiu proponis havigi eksterordinarajn povojn al Philippe Pétain, kio okazigis kiel rezulto la kunlaboremon de la Registaro de Vichy kun Nazia Germanio. Dum la Dua Mondmilito, Coty restis relative neaktiva, kvankam li resekvis sian politikan karieron tuj antaŭ ties fino.
Lia prezidenteco suferis la politikan malstabilecon de la Kvara Respubliko kaj la Alĝerian Ribelon. Pro la pligravigo de la krizo en 1958, la 29an de majo Coty petis al Charles de Gaulle okupi la postenon de ĉefministro. Coty minacis je rezigno se la nomumo de De Gaulle estos malakceptita de la Nacia Asembleo.
Li estis nomumita protektanto de la honora komitato de la 42-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en 1957 en Marsejlo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Naskiĝintoj en Le Havre
- Mortintoj en Le Havre
- Naskiĝintoj en 1882
- Mortintoj en 1962
- Elefant-ordeno
- Francaj politikistoj
- Prezidantoj de Francio
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Francaj ministroj
- Deputitoj de la 1-a parlamenta periodo de la kvara Franca Respubliko
- Ministroj de la tria Franca Respubliko
- Ministroj de la kvara Franca Respubliko
- Francaj advokatoj
- Francaj romkatolikoj
- Kunprincoj de Andoro
- Senatanoj de Seine-Maritime
- Politikistoj de Normandio
- Francaj militistoj de la unua mondmilito
- Homoj de la Alĝeria Milito de Sendependeco