Saltu al enhavo

Robert Korzeniowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Korzeniowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1968 (1968-07-30) (56-jaraĝa)
en Lubaczów
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jerzy Kukuczka Academy of Physical Education in Katowice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo marŝkuristo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.korzeniowski.pl/
vdr

Robert Marek KORZENIOWSKI (naskiĝis la 30-an de julio 1968 en Lubaczów) – pola atletikisto, marŝisto, plurfoja olimpika majstro de la mondo kaj de Eŭropo. La unua vetbatalanto en la historio de la monda marŝado, kiu akiris medalojn en tri laŭvicaj olimpiaj ludoj, kaj ankaŭ la unua, kiu gajnis rivaladon je 20 kaj 50 km dum la sama olimpiko. Kiel reprezentanto de la sportkluboj Wawel Kraków, Elite Cafe Club kaj la franca Tourcoing gajnis multe da landaj ĉampionecoj.

Li estas kvarfoja olimpika majstro (1996; 2000 – dufoje; 2004). Partoprenis Someran Olimpikon en Barcelono, 1992, kie estis senkvalifita en ambivalencaj cirkonstancoj.

Trifoje gajnis mondĉampionecon en 50-kilometra marŝado (1997, 2001 i 2003), plurfoje estis majstro kaj rekordulo de Pollando en tiu ĉi sporta konkuro. Dufoje atingis ĉampionecon de Eŭropo (1998, 2002).

En 2011 aperis libro Moja droga do mistrzostwa (Mia vojo al majstreco) – longa intervjuo de Izabela Barton-Smoczyńska kun la sportisto. En urbo Rumia li ricevis la Honoran Civitanecon.

Personaj plej bonaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 20 km promenado : 1:18:22 horoj (2000)
  • 50 km promenado: 3:36:03 horoj (2003)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]