San Cristóbal de Cuéllar
San Cristóbal de Cuéllar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40212 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 152 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 4° 24′ U (mapo)41.405277777778-4.4041666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 14,76 km² (1 476 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de Cuéllar [+] | |||
San Cristóbal de Cuéllar [SankrisTObal deKŬEljar] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo San Cristóbal de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kristoforo de Cuéllar al grava iama centro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 80 nur el la jaro 2000.
Ĝi distas 71 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 50 km de Valadolido, kaj 150 de Madrido, kaj estas lima kun la provinco Valadolido. Precize ĝi limas kun municipoj San Miguel del Arroyo (Valladolid), Viloria (Valladolid), Vallelado kaj Cuéllar. Ĝi estas inter montetoj kaj ĉe la rojo Horcajo, kie iam estis fiŝoj kaj kraboj. Ĝi estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo CL-602 inter Torregutiérrez oriente kaj Vallelado okcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Kristoforo kaj la ermitejo Humilladero.