Sarcoscypha
Aspekto
Sarcoscypha | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuvo-fungo ruĝa (Sarcoscypha coccinea)
| ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Sarcoscypha estas genro de la askofungoj, kies specioj estas nomataj ankaŭ ia ruĝa tasofungo. La nomo elvenas el la greka σαρκός = sarkos kiu signifas karna, kaj κῦφος = kûphos : kuvo.
Sarcoscypha austriaca estas specio en Mez-Eŭropo, aperas en tiu regiono jam frue eĉ en februaro en la neĝa arbaro. Ĝia kutima apero okazas en marto, ĉar la konstruo de la fungokorpo bezonas humidan ĉirkaŭon, akvon. (En seka vetero, la fungokorpo eĉ ne estiĝas.)
La tasoformaj fungoj kreskas sur maldikaj putriĝantaj branĉoj aŭ lignorestaĵoj. La tasoparto ligiĝas al la branĉo per eta pedunklo. La sporoj estiĝas sur la interna skarlatruĝa surfaco.
Kvankam ĝi estas manĝebla, ĝi ne havas karakteran guston.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mirinda naturo (vidu Kuvo-fungo ruĝa)[rompita ligilo]