Satjavati
Aspekto
Satjavati | |
---|---|
fikcia homo | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | ina |
Edzo/Edzino | Ŝantano |
Infanoj | Viĉitravirjo • Ĉitrangado • Vjaso |
Satjavati (sanskrito : सत्यवती , Satyavatī) estis la reĝino de la kurua reĝo Ŝantano de Hastinapuro kaj la praavino de la pandavaj kaj kaŭravaj princoj (ĉefa gravuloj de Mahabarato, unu el la ĉefaj tekstoj en la hinda mitologio). Ŝi ankaŭ estas la patrino de Vjaso, aŭtoro de la epopeo. Ŝia historio aperas en Mahabarato, Harivamso kaj Devi Bagavata Purano.