Sedlčany estas urbo en Ĉeĥio kun 6 811 loĝantoj (2024), en altaĵeta ĉirkaŭo, 321 m super la marnivelo. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, en Distrikto Příbram. Traflugas ĝin rivereto Mastník, kiu post romantikaj profundaj zigzagaj fluoj enfluas riveron Vultavo.
Ĝis fino de la 19-a jarcento la ĉirkaŭo prezentis ne riĉan kampkulturan regionon. La industria evoluo komencis post ligo de la urbo kun relvojo en la jaro 1894.
Dum la dua mondmilito la urbo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis forloĝiĝi (kie estis granda koncentriĝo de tradicia ĉeĥa loĝantaro). La 8-an de majo 1943 estis en Sedlčany establita filio de forloĝiga kancelario, kiu sekurigis la forloĝigon de la loĝantoj de urbo ĝis la 1-a de aŭgusto 1943.
Post la venko de menciitaj malfavoraj situacioj historiaj kaj militaj fariĝas Sedlčany kaj ties ĉirkaŭaĵo industrie kaj agrikulture samnivela kompare al la apudaj teritorioj.