Saltu al enhavo

Siria-malankara katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siria-malankara katolika eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj
proprajura katolika eklezio
Major archiepiscopal church (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1930 vd
Geografia situo 8° 31′ 30″ N, 76° 56′ 15″ O (mapo)8.525013676.9374597Koordinatoj: 8° 31′ 30″ N, 76° 56′ 15″ O (mapo)
Sidejo St. Mary's Cathedral, Pattom, Trivandrum
Siria-malankara katolika eklezio (Barato)
Siria-malankara katolika eklezio (Barato)
DEC
Map
Siria-malankara katolika eklezio
Fondinto(j) Sankta Tomaso vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Siria-malankara katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi apartenas al antioĥia tradicio kaj uzas okcidentsirian riton.

Unuaj kristanoj en Barato vidas sian devenon en agado de apostolo Tomaso. Kiam en la 16a jarcento venis portugaloj, la barataj kristanoj dividiĝis. En la 20a jarcento kelkaj episkopoj de la malankara eklezio estis akceptitaj en la katolikan eklezion. La malankaraj kristanoj povis konservi sian eklezian juron kaj tradiciojn. La 11an de junio 1932 la roma papo kreis siria-malankaran hierarĥion.[1] Unue la eklezio havis du eparĥiojn. Poste estis kreitaj pliaj eparĥioj.

La eklezio estas disvastiĝita precipe en Keralao (Barato) kun ĉefa sidejo en Thiruvananthapuram. Ekstere de Barato la eklezio havas ankaŭ ekzarkaton en Usono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Farrugia, p. 558
  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]