Stacidomo de Gent-Sint-Pieters
La stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej grava stacidomo de Flandrio. Ĝi ampleksas 12 trakojn kaj nombras pli ol 40.000 ĉiutagajn vojaĝantojn. La stacidomo situas sude de la urbo kaj rekte ligas Genton kun i.a. Bruselo, Lieĝo, Parizo kaj Antverpeno.
De Gent-Sint-Pieters eblas vojaĝi per rekta, senhalta trajno al Bruselo. Ĉar ĝi haltas nenie survoje, la vojaĝodaŭro limitiĝas al malpli ol duonhoro.
Projekto stacidomo + ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2004 la urbo anoncis ambician projekton por la stacidomo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Oni volas ne nur renovigi la stacidomon, por ke ĝi povu akcepti pli da vojaĝantoj, sed ankaŭ plibonigi la ligon kun la tramoj kaj busoj kaj la eblecojn por biciklantoj. Cetere oni intencas konstrui konstruaĵojn por oficejoj, subteran parkejon por 3.000 aŭtoj kaj eĉ tutnovan vojon tra naturo.
Ne ĉiuj estas entuziasmaj pri la projekto; la politikaj partioj CD&V kaj Groen! kaj ankaŭ lokaj naturaj asocioj taksas ĝin tro ambicia. Precipe la ideo krei altajn konstruaĵojn malplaĉas al multaj. Ankaŭ homoj timas ke la stacidomo altiros tro da (aŭto)trafiko.
Konektoj kun aliaj urboj
[redakti | redakti fonton]Thalys-konekto
[redakti | redakti fonton]IC-konektoj
[redakti | redakti fonton]- Bruselo – Lieĝo – Eupen
- Bruĝo – Ostendo
- Aalst – Bruselo – Landen – Haselto – Genk
- Lokeren – Sint-Niklaas – Antverpeno
- Bruĝo – Knokke/Blankenberge
- Bruselo – Tongeren
- Kortrejko – Lille (Fr)
IR-konekto
[redakti | redakti fonton]- Aalst – Bruselo – Flughaveno
- Deinze – De Panne
- Dendermonde – Meĥleno
- Kortrejko
- Bruselo – Flughaveno sen halti inter Gento kaj Bruselo
Regiona konekto
[redakti | redakti fonton]- Zottegem - Geraardsbergen
- Eeklo
- Oudenaarde - Ronse
- Aalter - Bruĝo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Projekto Gent-Sint-Pieters[rompita ligilo] (en la nederlanda lingvo)