Steve Coleman
Steve Coleman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1956 (68-jaraĝa) en Ĉikago |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Ĉikago - doktoro de filozofio |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵazmuzikisto saksofonisto |
TTT | |
Retejo | http://www.m-base.com |
Stephen "Steve" Coleman (naskiĝis la 20-an de septembro 1956 en Ĉikago) estas usona ĵazmuzikisto, aldosaksofonisto, bandestro kaj komponisto.
Deveno, influoj, aktivecoj
[redakti | redakti fonton]Steve Coleman alkreskis je la suda flanko de Ĉikago en nigrula medio, en kiu muziko ludis gravan, ĉiutagan rolon. Komence li kantis iomete en la preĝejo kaj en la tiam aktualaj etaj ensembloj, kiuj imitis „The Jackson 5“, kaj komencis en la aĝo de 14 jaroj ludi aldosaksofonon. En la aĝo de 17, 18 jaroj lia okupiĝo pri muziko fariĝis tre serioza. Liaj klopodoj lerni improvizi kondukis lin al la muziko de Charlie Parker, kiun lia patro daŭre aŭskultis kaj kiu alprenis esencn gravecon por lia muzika evoluo, krome ankaŭ al la muziko de Sonny Rollins, John Coltrane kaj aliaj. - El inter la muzikistoj, kun kiuj li havis personan kontakton, lin influis en la komenca tempo ĉefe Von Freeman rilate improvizadon, Sam Rivers rilate kompozicion kaj Doug Hammond rilate la konceptan komprenon. Ankaŭ okcidentafrika muziko por li ekhavis jam frue esencan gravecon.
Fine de la 1970-aj jaroj Steve Coleman transloĝiĝis al Novjorko. Baldaŭ kelkaj famaj bandestroj dungis lin, ekzemple Thad Jones kaj Mel Lewis, Sam Rivers, Cecil Taylor, David Murray, Doug Hammond same kiel Dave Holland. Grandparton de sia unua tempo en Novjorko li tamen pasigis per tio, ke li gajnis iomete da mono muzikante en stratmuzika bando, kiun li formis kune kun trumpetisto Graham Haynes. Ĉi tiu ensemblo fariĝis la unua bando nome „Steve Coleman and Five Elements“, en kiu li tiam evoluigis sian improvizadmanieron kaj en kiu fiksiĝis fundamentoj de la koncepto g-bazo, kiun Coleman propagandis.
Ekde la 1980-aj jaroj Steve Coleman intense okupiĝas pri la mondkompreno de antikvaj kulturoj, ĉefe kun la antikva egipta. Al tio lin instigis laŭ lia eldiro la studado de muziko de John Coltrane. Por konatiĝi kun la ankoraŭ nuntempe ekzistaj muzikformoj, streĉe ligitaj kun la antikvaj kulturoj, li entreprenis multajn vojaĝojn al Ganao, Kubo, Senegal, Egiptujo, Barato, Indonezio kaj Brazilo.
En la jaro 1985 Steve Coleman verkis sian unuan lumdiskon kiel bandestro ĉe la germana diskeldonejo JMT kaj faris ekde tiam kun plurfoje ŝanĝita kerna instrumentistaro kaj multaj ŝanĝiĝaj aliaj muzikistoj aron da tre malsamaj sonregistraĵoj (en la 1990-aj jaroj kun la granda diskeldonejo RCA/BMG, ekde 2001 kun la malgranda, franca firmao Label Bleu). Ne plu komercatajn sondiskojn Steve Coleman faras senkoste elŝuteblajn en sia retpaĝaro. La diskon "Alternate Dimension Series I" li disponigis nur nekomercavoje per interreto.
Kiel bandestro li envolvas la kreemon de la unuopaj kunmuzikistoj en siajn konceptoj kaj evoluigas aliaflanke la muzikon agorditan sur la personajn stilojn de siaj kunmuzikistoj. En la 1990-aj jaroj li evoluigis helpe de programistoj en la Pariza Esplorcentralo por Komputila Muziko IRCAM improvizantan komputilan programon, kiu kiel „bandomembro“ muzikis ĉe koncerto de la Coleman-ensemblo la 11-an de junio 1999 en Parizo.
Coleman ĉiam denove laboras kiel kursestro kaj instruisto (inter alie ekde 2000 ĝis 2002 kiel gastprofesoro ĉe la Kalifornia Universitato je Berkeley).
Akcepto
[redakti | redakti fonton]La intenseco kaj komplikeco de la muziko de Steve Coleman, ĝia memstareco, la kontinua pluevoluigo kaj pliampleksigo kondiĉas larĝan spektron de malsamaj, ankaŭ kontraŭdiraj taksadoj fare de aŭskultantoj, muzikistoj kaj recenzistoj. La improvizmaniero de Coleman efikas virtuoza kaj malpasia, kion favoras klara kaj delikata sonformado sur la saksofono kaj eleganta, tre moviĝema melodifarado. Klarnetisto Don Byron nomis Stivon Coleman „Escepta personeco de la usona muzikhistorio“.[1] Pianisto Vijay Iyer diris en la jaro 2010: „Antaŭ miaj okuloj Steve [Coleman] estas same grava kiel [John] Coltrane. Li samkvante kontribuis al la muzikhistorio. Li meritas esti akceptata en la Ĉiudiaron de la vojmontraj artistoj.“[2]
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Titolo | Sonregistrado | Jaro de publikado | Diskeldonejo | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|
Motherland Pulse | 03/1985 | 1985 | JMT | republikigita de Winter & Winter |
On the Edge of Tomorrow | 01-02/1986 | 1986 | JMT | republikigita de Winter & Winter |
World Expansion | 11/1986 | 1987 | JMT | republikigita de Winter & Winter |
Sine Die | 12/1987-01/1988 | 1988 | Pangaea | |
Rhythm People | 02/1990 | 1990 | RCA/Novus | |
Black Science | 12/1990 | 1991 | RCA/Novus | |
Phase Space (kun Dave Holland) | 01/1991 | 1991 | DIW | |
Rhythm In Mind | 04/1991 | 1991 | RCA/Novus | |
Drop Kick | 01/1992 | 1992 | RCA/Novus | |
The Tao of Mad Phat (Fringe Zones) | 05/1993 | 1993 | RCA/Novus | studiokoncerta registraĵo |
A Tale of 3 Cities (mit Metrics) | k.A. | 1994 | RCA/Novus | |
Def Trance Beat (Modalities of Rhythm) | 06/1994 | 1995 | RCA/Novus | |
Myths, Modes & Means: Live at Hot Brass |
03/1995 | 1995 | BMG/RCA | ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro "Live in Paris at the Hot Brass" |
Way of the Cipher: Live at Hot Brass (kun Metrics) |
03/1995 | 1995 | BMG/RCA | ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro "Live in Paris at the Hot Brass" |
Curves of Life: Live at Hot Brass |
03/1995 | 1995 | BMG/RCA | ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro "Live in Paris at the Hot Brass" |
The Sign and the Seal: Transmissions of the Metaphysics of a Culture |
02/1996 | 1996 | BMG/RCA | |
Genesis / The Opening Of The Way | 11/1996-06/1997 | 1997 | BMG/RCA | duobla lumdisko |
The Sonic Language of Myth: Believing, Learning, Knowing |
04/1998 | 1998 | BMG/RCA | |
The Ascension To Light | 04-06/1999 | 2001 | BMG/RCA | |
Resistance is Futile | 07/2001 | 2002 | Label Bleu | duobla lumdisko |
Alternate Dimension Series I | 03/2002 | 2002 | senpage elŝutebla ĉe m-base.com | |
On the Rising of the 64 Paths | 03-04/2002 | 2003 | Label Bleu | |
Lucidarium | 05/2003 | 2004 | Label Bleu | |
Weaving Symbolics | 04/2004-05/2005 | 2006 | Label Bleu | duobla lumdisko, pokaze kun lumdiska filmo dorsflanke |
Invisible Paths: First Scattering | 28.3.2007, 10.4.2007 | 2007 | Tzadik Records | Steve Coleman sole |
Harvesting Semblances and Affinities | 2010 | Pi |
Multajn ne plu aĉeteblajn diskojn Steve Coleman mem proponas en sia hejmpaĝaro MP3-formate por senpaga elŝutado.
Dokumentfilmo
[redakti | redakti fonton]La dokumentfilmo „Elements of One“ de Eve-Marie Breglia, aĉetebla kiel lumdiskego, montras Koŭlmenon rentonte kun diversaj influoj (kun i.a. kubaj, afrikaj kaj barataj muzikistoj). La unuopaj scenoj de la filmo publikigita en la jaro 2005 estis registritaj en 1996 ĝis 2003. La lumdiskego enhavas la dokumentfilmon 98 minutojn daŭran kaj aldonajn scenojn daŭrajn entute 60 minutojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Christian Broecking, Der Marsalis-Faktor. Oreos-Verlag 1995, p. 120
- ↑ http://jazztimes.com/articles/26044-steve-coleman-vital-information