Saltu al enhavo

Suha Arafat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suha Arafat
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1963 (1963-07-17) (61-jaraĝa)
en Nablus
Lingvoj francaaraba
Ŝtataneco Tunizio (2006–2007)
Jordanio
Palestino
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Raymonda Tawil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Jubran Altawil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jaser Arafat (1990–2004) Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Suha ARAFAT (en araba: سهى عرفات‎; denaske Suha Daud Taŭil (en araba: سهى داود الطويل‎) 17a de Julio 1963, Jerusalemo aŭ Nabluso) estas la vidvino de iama Prezidento de la Palestina aŭtonomio nome Jasir Arafat.

Ŝi devenas el romkatolikagrekortodoksa klera familio de Palestinanoj, ŝia patro estis negocisto kaj ŝia patrino estis konata aktivulino. Ŝi studis en Parizo, kie ŝi jam estis aktivulino de la lukto de palestinanoj kaj de la OLP. Ŝi konatiĝis kun Arafat en la 1980-aj jaroj kaj ili sekrete geedziĝis la 17an de Julio 1990, kiam ŝi estis 27 kaj li estis 61-jaraĝa. Tiam ŝi ekloĝis en Tunizio kaj konvertiĝis al islama Sunaismo, kion multaj konsideris falsa, same kiel aperis multaj klaĉoj kontraŭ ŝi, kio instigis ŝin al separiĝo, sed malsukcese. Ŝi akiris la tunizian ŝtatanecon, sed post la morto de Arafat, oni starigis proceson kontraŭ ŝi pro akuzo de koruptokomplicado, oni nuligis ŝian tunizian ŝtatanecon, kaj ekde tiam ŝi ekloĝis en Malto.