Supra Hungario
Supra Hungario | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
historia regiono [+] | ||||
Lando | Hungara Reĝlando | |||
- koordinatoj | 49° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)4919Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo) | |||
|
||||
Supra Hungario | ||||
Supra Hungario estis la norda parto de iama Hungara reĝlando, la t.n. Supra Lando ĝis la Traktato de Trianon en 1920. La nomo simple signifis supran parton de Hungario, poste tiun landparton, kiu ne apartenis al la turkoj. La limoj ofte ŝanĝiĝis ne nur pro la turkoj, sed ankaŭ rilate al Transilvanio. Supra Hungario ne estas identa al nuna Slovakio, ja tiam oni ne sciis, ke post jarcentoj tie nova ŝtato estiĝos. Nur en la 19-a jarcento okazis popolnombradoj, kiuj spegulis naciecon de la loĝantoj. Tiuj estas legeblaj en la urboartikoloj. Krom la slovakoj en la sudaj partoj vivis hungaroj en majoritato, precipe en la minurboj germanoj, oriente rutenoj, fine norde iom da poloj.
Mezepoko
[redakti | redakti fonton]Ŝajnas, la unua lando estis la Grandmoravia Regno, kiun la hungaraj gentoj disfrakis. Tiu montara regiono estis apenaŭ loĝata kaj estis limgarda zono de la hungaraj gentoj. En 1000 Hungara Reĝlando formiĝis, kies norda parto estis Supra Hungario. La limgarda zono ne povis defendi la hungarojn kontraŭ la tataroj en 1241, nur la sporade ekzistantaj fortikaĵoj kontraŭstaris: Pozsony (Bratislavo), Nyitra (Nitra), Komárom (Komárno). Post la tatara invado ĉeno de fortikaĵoj konstruiĝis, la malnovaj pligrandiĝis: Dévény (Devín), Pozsony (Bratislavo), Detrekő (Plavecké Podhradie), Saskő (Šášovské Podhradie), Szomolány (Smolenice), Beckó (Beckov), Trencsény (Trenčín), Zólyom (Zvolen), Késmárk (Kežmarok), Lubló (Stará Ľubovňa), Ungvár (Uĵhorod), Munkács (Mukaĉevo). En la neloĝataj partoj germanoj estis invititaj, kiuj fondis ministajn urbojn. Komence de la 14-a jarcento provizore ĉesis la centra regado, diversaj memdeklaraj kvazaŭreĝoj regis. El ili estis la plej gravaj Mateo Csák, kiu ĝuste en supra parto de Hungario, Amádé iom pli oriente regis. La historiistoj pruvis, ke Ĉak estis hungaro havanta 55 fortikaĵojn kaj 400 vilaĝojn kaj havis neniun rilaton al la estonta Slovakio. Iom poste la centra regado de Hungario renaskiĝis kaj regado de Ĉak ĉesis.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Alianco de minurboj dum la mezepoko, kie precipe germanoj minadis:
Pentopolis estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungario fine de la mezepoko:
- Sabinov - (hu. Kisszeben);
- Košice - (hu. Kassa);
- Prešov - (hu. Eperjes);
- Bardejov - (hu. Bártfa);
- Levoča - (hu. Lőcse).
En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 urboj:
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
En 1526 La Hungara Reĝlando duoniĝis, ankaŭ Supra Hungario, kies okcidenta parto apartenis al Habsburgoj. Tiun la Osmana Imperio profitis kaj facile okupis sudan kaj mezan parton de Hungario, oriente Transilvanio formiĝis. Ung, Bereg, Ugocsa kaj Máramaros laŭ latina nomo Partium [parcium] (=partoj, nun Transkarpatio) aldoniĝis al Transilvanio. Iom poste Emeriko Thököly kun helpo de la turkoj okupis Supran Hungarion, kiu tiutempe iĝis la 4-a landparto de Hungario.
En 1919 Hungara Reĝlando disfalis. En orienta flanko de Supra Hungario oni proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon, kiu ne vivis longe. Poste formiĝis Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 Slovakio formiĝis.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Mihály Tompa, Sándor Petőfi, Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, Gyula Krúdy
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|