Svarmo
Aspekto
Agregado de bestoj estas la konduto de certaj bestoj vivantaj en grupoj de multaj individuoj kaj nek kiel soleca specio kaj nek kiel monogama paro.
Kelkaj el la specioj moviĝas en tre grandaj grupoj kiel la saltulo (lokusto) aŭ la Ruĝbeka teksbirdo kiuj grupe translokiĝas kune kiel aro de milionoj, malheligante la ĉielon kaj damaĝante kultivaĵojn tra Afriko. Kelkaj el ili moviĝas kiel grupo de individuoj sen aranĝo aŭ organizo kaj kolektiĝas en grupoj, ekzemple dum la migra sezono por la gnuo kaj Birdomigrado por birdoj. Aliaj havas pli kompleksan organizan strukturon de sociaj grupoj, en kelkaj el ili estas observata ankaŭ socia konduto inter la membroj.
Tipoj kaj kutimoj de gregado
[redakti | redakti fonton]Vidu Svarmeco kaj inteligenteco
- Masklaro - grupo en kiu maskloj kolektiĝas en difinitaj teritorioj ĉe malfermaj lokoj kaj vokas la inojn por elekti inter ili. Tiu ĉi konduto ekzistas ĉe specioj kiaj la Antilope cervicapra, la Duelbirdo kaj la Centrocercus.
- Haremo - grupo en kiu domina masklo dominas grupon de inoj. Tio estas la kutimo ĉe la ruĝa cervo, la marelefanto kaj la leono.
- Dominhierarkio (laŭ socia rango) - bestoj, en kiuj la grupo konsistas el hierarkio inter altrangaj kaj malaltrangaj individuoj. La altrangaj individuoj rajtas manĝi la manĝaĵon unue kaj pariĝi kun la bonaj inoj kaj la malaltrangaj devas subiĝi al ili. Tiel kondutas ĉimpanzoj, leonoj kaj lupoj.
- Matriarkeco - en ĉi tiu grupo la inoj regas la grupon en kiu ili vivas kaj la maskloj vivas nur rande, alvenante ĉefe por reproduktaj celoj kaj poste retiriĝas. Ĉi tio estas la kutimo ĉe la elefantoj, en kiu la pli maljuna avino regas, kaj ankaŭ ĉe la bonoboj.
- Oligarkio - ĉe la Papio ursinus ekzistas socia strukturo de vira reganto kiu establas "koalicion de maskloj" kiuj gardas grupon de inoj kaj idoj. Pere de la maskloj la domina masklo povas reteni rivalojn, dominemajn inojn kaj tiel ankaŭ defendas de predantoj.
- Bonsociemo - ĉi tio estas tre kompleksa grupo, kiu konsistas de densaj kaj grandaj kolonioj, en kiuj ĉiuj individuoj kondutas laŭ la divido de roloj inter ili kaj estas klara hierarkio inter ili. Tio estas la kutimo por abeloj, formikoj, termitoj, vespoj kaj la Heterocefalo.
- Svarmo - grupo en kiu ekzistas neniu organiza ligo inter la individuoj, anstataŭe ili translokiĝas kiel unuo, ĉiu individuo pensas pri si mem. La plej multaj el la plej grandaj grupoj de bestoj apartenas al ĉi tiu grupo. En la grupo estas la akridoj kaj la ŝterno, neĝansero, la fenikoptero, la sturno, la gnuo, antilopo, fiŝoj, skuoj de papilioj, vespertoj, meduzoj kaj multaj pli.
- Grego - grupo de hufuloj moviĝantaj kune. En malsovaĝaj specioj la grego estas gvidata de la homa paŝtisto kaj lia paŝtohundo.
- Bando - grupo de bestoj formita por kunlabori en ĉasado. Paktoj estas oftaj ĉe lupoj, la afrika sovaĝa hundo, la orcino kaj la makula hieno.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Blum C and Merkle D (2008) Swarm intelligence: introduction and applications Springer. (ISBN 978-3-540-74088-9)ISBN 978-3-540-74088-9.
- Camazine S, Deneubourg JL, Franks NR, Sneyd J, Theraulaz G and Bonabeau E (2003) Self-Organization in Biological Systems Princeton University Press. (ISBN 978-0-691-11624-2)ISBN 978-0-691-11624-2.
- Fisher L (2009) The perfect swarm: the science of complexity in everyday life Basic Books. (ISBN 978-0-465-01884-0)ISBN 978-0-465-01884-0.
- Kennedy JF, Kennedy J, Eberhart RC and Shi Y (2001) Swarm intelligence Morgan Kaufmann. (ISBN 978-1-55860-595-4)ISBN 978-1-55860-595-4.
- Krause, J (2005) Living in Groups Oxford University Press. (ISBN 978-0-19-850818-2)ISBN 978-0-19-850818-2
- Lim CP, Jain LC and Dehuri S (2009) Innovations in Swarm Intelligence Springer. (ISBN 978-3-642-04224-9)ISBN 978-3-642-04224-9.
- Miller, Peter (2010) The Smart Swarm: How understanding flocks, schools, and colonies can make us better at communicating, decision making, and getting things done Penguin, (ISBN 978-1-58333-390-7)
- Nedjah N and Mourelle LdM (2006) Swarm intelligent systems Springer. (ISBN 978-3-540-33868-0)ISBN 978-3-540-33868-0.
- Sumpter, David JT (2010) Collective Animal Behavior Princeton University Press. (ISBN 978-0-691-14843-4)ISBN 978-0-691-14843-4.
- (2012) “Collective motion”, Physics Reports 517 (3–4), p. 71–140. doi:10.1016/j.physrep.2012.03.004. Bibkodo:2012PhR...517...71V. 119109873.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo de New York Times de enketoj pri svarmado
- De la Wolfram Projekto de Demonstracioj – postulas CDFan ludiston (libere elŝutebla):