Tageventoj de 2005
Aspekto
Kroniko de la eventoj en la jaro 2005
- 1-a de januaro:
- ...kompletigota...
- 28-a de februaro: la referendumo pri la nova konstitucio okazis en Burundo.
- 23-a de aprilo:
- Itala ĉefministro Silvio Berlusconi formas novan registaron.
- La prezidento de Ĉinio, Hu Jintao invitas Japanion pensi pri sia milita historio kaj subteni registaran pardonpeton per agoj.
- Israelo preparas la hebrean paskon plialtigante la sekurecon kaj fermante la aliron al palestinaj teritorioj.
- 24-a de aprilo:
- Kosmoŝipo de tipo Sojuz kun tri kosmonaŭtoj, reveninte de Internacia Kosmostacio, surteriĝas en Kazaĥio.
- 90-a datreveno de la armena genocido.
- Terorista grupo minacis mortigi la tri rumanajn ĵurnalistojn forkaptitajn en Irako, se Rumanio ne fortiras siajn trupojn el la lando ĝis marde. La rumana prezidento Traian Basescu promesas fari ĉion eblan por savi ilin.
- 25-a de aprilo:
- Bulgario kaj Rumanio subskribas la traktaton pri aniĝo al Eŭropa Unio en Luksemburgo.
- Fervoja akcidento okazis en Japanio. 7-vagona rapidtrajno elreliĝis en domblokon. Almenaŭ 73 personoj mortis.
- 26-a de aprilo:
- 27-a de aprilo:
- La eŭropa Airbus A380, la plej granda pasaĝera aviadilo, havas sian unuan eksperimentan flugon.
- La mortintonombro en la fervoja akcidento en Japanio leviĝas al 96. Oni timas ke ĝi atingos 100.
- 28-a de aprilo:
- La rusa prezidento Vladimir Putin alvenas en Israelo. Estas la unua vizito de iu rusa prezidento en la lando.
- 29-a de aprilo:
- 30-a de aprilo:
- La mortintonombro de la fervoja akcidento leviĝis en Japanio al 107, kaj vunditonombro leviĝis al 461.
- En du apartaj incidentoj, sinmortiga bombatenco kaj mitrala atako vundas kelkajn personojn en Egiptio.
- 1-a de majo:
- Ortodoksaj kristanoj, precipe en orienta Eŭropo, sed ankaŭ tutmonde, festas la Paskon. Laboristaj movadoj festas la tagon de la laboro.
- 2-a de majo: morto de la Greenpeace-fondinto
- 3-a de majo:
- 4-a de majo:
- Sinmortiganto per bombatenco en la kurda urbo Arbil de Irako mortigas pli ol 50 personojn. En alia incidento, 9 irakaj soldatoj estas mortigitaj en bombatenco en sudo de Bagdado.
- Israelo haltigas la foriron el Cisjordanio ĝis la palestinaj militantaj grupoj estos senarmigitaj.
- 8-a de majo:
- Solena memoro pri la datreveno de la liberigo de la nazia koncentrejo Mauthausen. Interalie unuafoje partoprenas hispana reprezentanto, ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero, kiu omaĝas la milojn da hispanaj respublikanoj tie murditaj.
- 9-a de majo:
- Politikistoj el multaj landoj ĉeestas en Moskvo solenan ceremonion okaze de la 60-a datreveno de la fino de la Dua mondmilito kaj de la liberigo de Eŭropo el sub faŝisma jugo.
- 10-a de majo:
- 11-a de majo:
- Pli ol 80 homoj mortas pro pluraj bombatencoj en Irako.
- 15-a de majo:
- La usona ministro pri eksteraj aferoj Condoleezza Rice sen antaŭa anonco vizitis Irakon, kaj petis de la irakanoj esti paciencaj ĝis la situacio en Irako malakriĝos.
- 19-a de majo:
- La kuvajta parlamento ŝanĝas la balotan leĝaron tiel ke de nun virinoj rajtas voĉdoni kaj kandidati en parlamentaj balotoj.
- Hispanio kiel sepa lando ratifas la konstitucion de la Eŭropa Unio. Post referendumo kaj voĉdono en la kongreso de deputitoj, nun ankaŭ la senato voĉdonis por la konstitucio, tiel ebligante la ratifon.
- 21-a de majo:
- Oni trovis la kadavrojn de 16 junaj ĉiliajsoldatoj en la Andoj, kien ili estis truditaj por ekzercado sen konvenaj vestoj kaj ekipaĵo; 29 soldatoj ankoraŭ ne estas trovitaj. La ĉilia Prezidento, Ricardo Lagos, deklaris 3 tagojn de funebro.
- 20-a de majo:
- 22-a de majo:
- Post malvenko en baloto en la federacia ŝtato Nordrejn-Vestfalio, la ĉefpartio en la germana registaro SPD planas plifruigi la baloton por la nacia parlamento, kvankam laŭ ĉiuj opinisondoj ĝi ne popularas nuntempe.
- La tri rumanaj ĵurnalistoj forkaptitaj en Irako en marto estis liberigitaj, post 55 tagoj de mallibereco.
- 25-a de majo:
- Rusia ĉefurbo Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro. Proksimume duono de la urbo kaj ankaŭ multaj apudurboj dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de Moskva metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
- Ŝarĝaŭto surveturis 7-jaran junulinon en la vilaĝo Mike, Hungario. La junulino mortis.
- Laŭ kelkaj retejoj, la estro de Al-Kaida en Irako, Abu Musab al-Zarkaŭi (Abu Musab al-Zarqawi) estis vundita per kuglo.
- 26-a de majo:
- La nomo de la ĉefurbo de Sudafriko ŝanĝiĝos de Pretorio al Ĉvaneo
- 25-jara datreveno de la unua (kaj ĝis nun lasta) hungara kosmoveturo de Bertalan Farkas
- 28-a de majo:
- Pluraj manifestacioj en Ajuno, Daĥlo kaj kelkaj marokaj urboj, favore al suvereneco de Okcidenta Saharo.
- 29-a de majo:
- Balotado en Francio pri la Eŭropa Konstitucio; la fina voĉdono estis 56% kontraŭ ratifo. Tio malebligas la ekvalidon de la konstitucio en la tuta EU. Pluraj francaj opozicianoj interpretas la rezulton kiel esprimon de malkontento kun la politiko de la franca prezidento Jacques Chirac, kaj tial postulas lian abdikon.
- 1-a de junio
- Nederlando: En referendumo 62% malakceptas la proponitan konstitucion de Eŭropa Unio.
- 2-a de junio
- Liberigas Israelo 400 malliberulojn Palestinajn
- 3-a de junio: la komunuma balotado komenciĝis en Burundo.
- 6-a de junio
- La esperantlingva portalo Ĝangalo.com kun ĉiutagaj novaĵoj denove aperas en la interreto kaj la pagendigo de parto de ĝia enhavo iĝas signifa paŝo en la esperantlingva TTT.
- La Suverena Kortumo de Usono decidas, ke kanabo estu kontraŭleĝa eĉ por medicinaj celoj.
- 7-a de junio: la komunuma balotado finiĝis en Burundo.
- 18-a de junio
- En la balotadoj por la prezidenteco de Irano, la du kandidatoj kun relativa majoritato estas Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani (20,8%) kaj Mahmud Ahmadineĵad (19,3%). Ili konkuros en definitiva balotado la 24-an de junio.
- 19-a de junio
- La palestina parlamento akceptis balotan leĝon, kiu ebligos al perfortaj grupoj partopreni en la balotoj. La balotoj okazos post la foriro de Israelo el la Gaza Sektoro, kaj estos la unuaj balotoj ekde 1996.
- Balotadoj en la hispana aŭtonoma komunumo de Galegio. La 82-jara Manuel Fraga Iribarne klopodas atingi sian kvinan sinsekvan venkon.
- 21-a de junio
- nova ludo de EIDOS, 25 to Life ('Puno de 25-jara ĝis tutviva malliberigo'), kaŭzas kontroversion en Usono. Senatano Charles Schumer (Dem-NY) severe kritikas la ludon, petante bojkoton, pro ties tro perfortemaj temoj; ekzemple en tiu ludo ludanto povas preni la rolon de krimulo kaj mortigi policistojn.
- Oni sensukcese lanĉis la kosmoŝipon Cosmos 1 en la spacon.
- Restas kontraŭleĝa la ĉasado de balenoj.
- 22-a de junio
- 23-a de junio
- Diplomigas Princo William de la Universitato de Sankta Andreo.
- 24-a de junio
- Mahmoud Ahmadinezhad klare gajnas la fin-baloton pri la prezidenteco de Irano.
- 27-a de junio
- La kabo-verda parlamento ekas la diskuton pri la ege komentata eblo de aliĝo de Kabo-Verda Respubliko al Eŭropa Unio. Portugalio subtenas la menciitan aliĝon.
- 28-a de junio
- 29-a de junio
- Hoogeveen Nederlando La plej maljuna vivanta homo en la mondo S-ino Hendrikje van Andel-Schipper fariĝis 115 jara.
- 30-a de junio
- Forpasas Fernando de Diego, tradukanto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 1-a de julio
- Rumanio reskalis sian nacian valuton, la rumanan leŭon (en la rumana lingvo leu [leŭ], kio signifas leonon; la pluralo estas lei [lej]). Unu nova leŭo egalos al 10 000 malnovaj leŭoj. Usona dolaro valoros 2,989 leŭojn kaj unu eŭro estos 3,6 leŭoj.
- 4-a de julio
- Kometo Tempel 1
- Usona Sendependiĝaj Festoj trans la nacio.
- la balotado en la Nacian asembleon okazis en Burundo.
- 6-a de julio
- 7-a de julio
- La rumana ĉefministro, Călin Popescu Tăriceanu [Kalin Popesku Tariĉeanu] anoncas la demision de la rumana registaro.
- Estroj de G8-regnoj kunvenas en Gleneagles en Skotlando.
- Serio de eksplodoj en Londono (metroo, buso) mortigas 37-38 homojn kaj vundas ĉirkaŭ 700.
- 10-a de julio
- Pli ol 20 mortintoj post nova sinmortiga atenco en rekruta centro el Bagdado, Irako.
- Rainbow Warrior [Ĉielarka Batalanto]: 20 jarojn poste, Greenpeace [Verdapaco] rememoras pri la sinko de la ĉi nomata ŝipo.
- 29-a de julio: la senata balotado okazis en Burundo.
- 19-a de aŭgusto
- La estro de la katolika eklezio, la papo Benedikto la 16-a, vizitis la plej maljunan judan komunumon de Germanio, en Kolonjo, dum la Mondaj JunularTagoj kaj emfazis respekton kaj amon inter la kristanaro kaj la judaro.
- 16-a de aŭgusto
- Frato Roger, la fondinto de la religia (kristana) komunumo en Taizé (Francio), estas murdita per tri tranĉil-frapoj far rumanino, dum li ĉeestis kune kun 2500 junuloj la vesperan preĝon.
- 15-a de aŭgusto estas por la katolikoj festotago de Ĉielpreno de la Dipatrino.
- 14-a de aŭgusto
- 12-a de aŭgusto
- NASA lanĉis MRO-n, marsesploran spacosondilon.
- 19-a de aŭgusto: la prezidanta balotado okazis en Burundo.
- 29-a de aŭgusto
- Uragano Katrina atingos la Usonan marbordon apud Nov-Orleano, Luiziano dum la mateno de lundo. 1,4 milionoj da loĝantoj ricevis devigan ordonon evakui la urbon.
- Ĉinio ratifis la internacian traktaton kontraŭ fumado de la Monda Organizaĵo pri Sano. La lando ankaŭ anoncis la forigon de ĉiuj vendoaŭtomatoj cigaredaj.
- Japana Honora membro de UEA, Takeuti Yosikazu, forpasis pro pneŭmonio.
- 30-a de aŭgusto
- Hoogeveen Nederlando La plej maljuna homo en la mondo, s-ino Hendrikje van Andel-Schipper, mortis. Ŝi fariĝis 115 jara.
- Kazano la ĉefurbo de Tatarstano, Rusio festas sian 1000-jaran datrevenon. Okaze de tiu granda dato en Kazano ekfunkciis metroo. En la urbo okazis grandaj festoj kiujn kronis 1000-salva fajraĵo.
- 9-a de septembro:
- Usona eksa ŝtata sekretario Colin Powell deklaris, ke li eraris, kiam en 2003 li prezentis al UNO "pruvojn" pri la neceso militi kontraŭ Irako.
- Mortis la belga eltrovinto de la fama televida serio Tik Tak, Mil Lenssens.
- 31-a de aŭgusto
- En homa stampedo sur ponto dum pilgrimado en Irako mortis pli ol 1000.
- 14-a de septembro
- Mortis Robert Wise (91), usona filmreĝisoro de The Sound of Music kaj gajninto de pluraj Oskar-premioj.
- 11-a de septembro:
- 17-a de septembro
- En Munkeno komenciĝas la Oktoberfest (oktobrofesto), la monde plej granda kermeso.
- 15-a de septembro
- Esperanta pioniro de la Interreto Franko Luin forpasis 64-jaraĝe.
- 18-a de septembro
- 100-jara datreveno de naskiĝo de Greta Garbo.
- 20-a de septembro
- En Vieno mortis Simon Wiesenthal, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj, je aĝo de 96 jaroj.
- En Bratislavo Annemie Neyts elektiĝis kiel prezidantino de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio.
- 23-a de septembro: Balotado en vilaĝaj komunumoj okazis en Burundo.
- 24-a de septembro
- Uragano Rita batis la marbordon de Luiziano kaj Teksaso kiel Klaso-3. La digoj de Nov-Orleano rebreĉis kaj la urbo estas reinundata.
- 25-a de septembro
- Sesdek jarojn post la liberigo de la koncentrejoj naziaj okazis en Parizo en la sinagogo de la strato "de la Victoire" diservo dum kiu oni aŭdis kanti - interalie - en la jida (Dudele): ĵus antaŭ la Eŭropa Tago de Lingvoj.
- La asturiana piloto Fernando Alonso gajnis la mondan ĉampionecon 2005 de Formulo Unu.
- 26-a de septembro
- Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, la Konsilio de Eŭropo celebras lingvan diversecon, plurlingvecon kaj lernadon de lingvoj dum la tuta vivo.
- 28-a de septembro
- La nederlanda Nuon-teamo en Aŭstralio gajnis la World Solar Challenge, konkurson por aŭtoj propulsitaj de sunenergio.
- 30-a de septembro
- Belgio: La ministro-prezidanto de la Valona Regiono, Jean-Claude van Cauwenberghe, eksiĝis pro afero ĉe la socia enloĝiga entrepreno "La Carolorégienne" en Charleroi
- 3-a de oktobro
- Reentombigo en Moskvo de kontraŭrevolucia generalo Anton Denikin.
- 4-a de oktobro
- Stokholmo, Svedio: Usonanoj John L. Hall, Roy J. Glauber, kaj germano Theodor W. Hänsch gajnis la Nobel-premion pri fiziko de 2005.
- 5-a de oktobro
- Stokholmo, Svedio: Usonanoj Robert H. Grubbs, Richard R. Schrock, kaj franco Yves Chauvin gajnis la Nobel-premion pri kemio de 2005.
- 7-a de oktobro
- Oslo, Norvegio: Egipto Mohamed ElBaradei, kaj la Internacia Atomenergia Organizo gajnis la Nobel-premion pri paco de 2005.
- 13-a de oktobro
- Stokholmo, Svedio: Brita verkisto Harold Pinter gajnis la 'Nobel-premion pri literaturo de 2005.
- 16-a de oktobro
- Suzuka, Japanio: La franca teamo Renault gajnis la ĉampionecon de konstruistoj 2005 de Formulo Unu.
- 17-a de oktobro
- 2-a de decembro:
- En Slavkov u Brna en Ĉeĥio okazas ĉi-semajnfine solenaĵoj pro la 200-a datreveno de la batalo ĉe Slavkov (Austerlitz), en kiu Napoleono venkis en 1805 la rusan kaj aŭstran imperiestrojn.
- 7-a de decembro:
- akuzo de Jacob Zuma (vicprezidento de Sud-Afriko) je seksa perforto
- aresto de Ante Gotovina, kroata oficiro, dum vespermanĝo
- 8-a de decembro:
- 9-a de decembro:
- Londono, Britio: Lasta trafiko de la Londona etaĝa buso.
- 9-a de decembro:
- lotumado en Leipzig por la Futbala Mondpokalo 2006
- 10-a de decembro:
- 11-a de decembro:
- 12-a de decembro:
- 13-a de decembro:
- 13-a de decembro-18-a de decembro:
|