Saltu al enhavo

Talaud-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Talaud-insuloj (indonezie Kabupaten Kepulauan Talaud) aŭ Talaudoj estas grupo de insuloj norde de Minahasa-duoninsulo, kiuj formas kantonon en provinco Norda Sulaveso de Indonezio. Ĝia suma areo estas proksimume 1,251.02 km2; ĝia suma loĝantaro laŭ la censo de jaro 2010 estis 83,434 da personoj,[1] kaj kreskis ĝis 94,521 ĉe la censo de 2020.[2] Oficie oni ekstrapolacias, ke en mezo de 2023 la loĝantaro estis 97,312 (el kiuj 50,061 estas iĉoj kaj 47,251 inoj).[3]

La plej granda insulo estas Karakelong, kie situas la ĉefurbo de la kantono, urbo Melonguane. Suden de ĝi kuŝas grandaj insuloj Salibabu kaj Kabaruan, nord-eosten estas grupo de 7 malgrandaj insuloj nomata Nanusa-insularo. Al Talaud-insularo ankaŭ apartenas insulo Miangas, kiu situas mezvoje inter Karakelong kaj la Filipinoj.

Talaud-insuloj estas unu el la tri insulaj kantonoj de Norda Sulaveso kiuj kuŝas inter Sulaveso kaj Filipinoj, la aliaj du estas kantonoj Sangihe-insuloj kaj Sitaro-insuloj en Sangihe-insularo. Antaŭe ili ĉiuj estis unu kantono, sed je la 10-a de aprilo 2002 Talaud-insuloj apartiĝis je aparta kantono.

La insulo Miangas de Talaud-arĥipelago estas ne nur la plej norda insulo de la kantono, sed ankaŭ ĝenerale rigardata la plej norda pinto de Indonezio. Estiel tiu, ĝi estas iam menciata en Indonezia patriota propagando, kune kun la aliaj ekstremaj pintoj: Sabang (la plej uesta), Merauke (la plej eosta), kaj Rote-insulo (la plej suda).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Biro Pusat Statistik, Jakarta, 2011.
  2. Badan Pusat Statistik, Jakarta, 2021.
  3. Badan Pusat Statistik, Jakarta, 28 February 2024, Kabupaten Kepulauan Talaud Dalam Angka 2024 (Katalog-BPS 1102001.7104)