Talkao
Talkao | |||
---|---|---|---|
urbo en Ĉilio urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 206 069 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 4 158 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 26′ S, 71° 40′ U (mapo)-35.426944444444-71.665555555556Koordinatoj: 35° 26′ S, 71° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 102 m [+] | ||
Areo | 49,56 km² (4 956 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Talca [+] | |||
Talkao (laŭ censo de 2002 havas 193,755 loĝantojn) estas urbo kaj komunumo en Ĉilio situa ĉ. 150 mejlojn (240 km) sude de Santiago, kaj estas ĉefurbo de ambaŭ Provinco Talca kaj Maŭla Regiono (7a Regiono de Ĉilio).
La urbo estis fondita kiel San Agustín de Talca en 1742 de José Antonio Manso de Velasco.[1] Ĝi estis parte detruita fare de tertremoj en 1742 kaj 1928, estante rekonstruita ambaŭ fojoj. Ĝi situis proksime de la epicentro de la tertremo de la jaro 2010, kies magnitudo 8.8 igis suferi gravajn damaĝojn al ĝi[2] kaj kaŭzis la kolapson de plejparto de la historia urbocentro[3]. La urbo havis gravan rolon dum la sendepenco de Ĉilio; ĝi estis la hejmurbo de Mgr. José Ignacio Cienfuegos, kaj estis la sidejo de la Sendependiĝa Deklaro fare de Bernardo O'Higgins en 1818.[1]
La urbo estas grava ekonomia centro, kun agrikulturaj (tritiko) kaj manfarendaĵaj aktivecoj, kiel vinproduktado. Ankaŭ ĝi estas sidejo de Universitato de Talca kaj de la Katolika Universitato de Maule, inter aliaj. La Katolika Eklezio de Talkao havas gravan rolon en la historio de Ĉilio.
La loĝantoj de Talkao havas moton, Talca, Parizo & Londono, frazo kiu naskiĝis el la moto de ĉapel-negoco, kiu havis markon kie aperis ĉi tiun moton, laŭ averto ke ĝi havas branĉojn kaj en Parizo kaj en Londono. La magazeno apartenis al la franca enmigrinto Jean-Pierre Lagarde.
Geografio kaj klimato
[redakti | redakti fonton]Talca lokiĝas 250 km-ojn sude de Santiago,[1] kaj sude de la unuiĝo de la riveroj Lirkajo kaj Klaro, en la Ĉilia Centra Valo. La urbo estas dividita de la Tut-Amerika Ŝoseo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Talkao havas Mediteranean klimaton kun sekaj someroj kaj humidaj vintroj. Averaĝa jara pluvfalo estas 749 mm kaj la jara averaĝa temperaturo estas 13 °C.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Maule Region. Universidad de Talca. Alirita 2008-07-30 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-14. Alirita 2010-08-06 .
- ↑ Intensity of shaking in cities around the 2010 Chilean earthquake from USGS
- ↑ Images of earthquake including collapse of Talca historic centre
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urban Umbrella Architectural Exhibition Arkivigite je 2009-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Talca's Gate Arkivigite je 2007-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- El aMaule
- La Prensa
- El Centro
- WWW.DELMAULE.CL