Entute la familio enhavas na pli ol 230 speciojn, multaj el kiuj en siaj kutimaj nomoj havas vorton "formiko": formiklanioj, formiktrogloditoj, formikvireoj ktp. Ili ne estas tre parencaj al lanioj, trogloditoj, vireoj kaj aliaj birdoj, de kiuj ili prenas nomojn — tiuj ĉi nomoj estas donitaj nur laŭ forma kaj ekologia simileco. Multe pli proksimas al ili formikariedoj, rinokriptedoj, konopofagedoj, kaj furnariedoj.
La kutima nomo "formikbirdoj" kaj la vorto "formiko" en kutimaj nomoj de multaj el ĝiaj genroj kaj specioj referencas la kutimon de multaj el tiuj ĉi birdoj sekvi la migradojn de la armeaj formikoj kaj manĝi la insektojn, araneojn aŭ eĉ malgrandajn reptiliojn kaj serpentojn, fuĝantajn forde la formikaj hordoj. Formikojn mem manĝas nur malmultaj specioj.
Tamnofiledoj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj kun rondecaj kaj mallongaj flugiloj kaj fortaj kruroj. Plejparto de specioj havas plumaron de iu kombinaĵo de cindrogriza, blanka, bruna kaj rufa koloroj, kun rimarkebla seksa duformismo en kolorigo kaj kolorsĥemo. Rufaj kaj brunaj nuancoj pli oftas ĉe inoj, dum por iĉoj pli kutimas grizo kaj nigro. Iĉoj de certaj specioj havas brile blankajn makulojn sur dorso kaj flugiloj, kiujn la birdo montras al oponanto kadre de agresa spektaklo. Bekoj de plejparto de formikbirdoj estas granda kaj fortika, ofte kun malgranda hoketo ĉe la pinto, kiu helpas al la birdo teni kaptitan predon antaŭ formanĝi ĝin.
Plejparto de tamnofiliedoj vivas en arbaroj, sed kelkaj preferas alian habitaton. El la arbaraj specioj, plimulto furaĝas en subarbaraĵo aŭ en meza arbara etaĝo, nur kelkaj ĉasas en kanopeo aŭ surgrunde. Granda pliparto de ilia dieto konsistas je insektoj kaj aliaj artropodoj, kvankam malgrandaj vertebruloj ankaŭ povas esti manĝataj oportunisme.
Multaj specioj aliĝas al miksitaj kunmanĝantaroj, kaj kelkaj formas la "kernon" de tiuj. Almenaŭ 18 specioj estas specialistoj pri sekvado de armeformikaj vicoj kaj ĉasado ĉirkaŭ ili, kaj plimulto de aliaj specioj furaĝas tiumaniere oportunisme.
Formikbirdoj estas monogamiaj kaj havas unu partneron dum tuta vivo. Ĉiu paro havas stabilan teritorion kaj defendas ĝin de ĉiuj samspecianoj. La nesto estas plej ofte proksimume uj-forma kaj konstruita inter branĉoj, sur arbotrunko aŭ surgrunde, sed kelkaj specioj ankaŭ havas fermitajn nestojn pendumantajn de arbobranĉo. Kovadon kaj nutron de idoj partoprenas ambaŭ gepatroj. Adoleskan birdon post elnestiĝo plej kutime prizorgas ekskluzive unu el la gepatroj.
IUCN markas almenaŭ 38 speciojn de formikbirdoj iugrade endanĝeritaj pro homa agado. Ĉar tiuj ĉi birdoj ne estas kutime ĉasataj aŭ kaptataj por esti dorlotbirdoj, la plej grava kaŭzo de danĝero por ili estas habitatdetruo. Pro habitatdetruo arealoj de multaj specioj fragmentiĝas, kaj la rezultaj eroj estas pli vundeblaj por predado kaj nestpredado.
La formikbirda familio Thamnophilidae estis originale difinita kiel subfamilio kun nomo Thamnophilinae en tiam pli ĝenerala familio Formicariidae, kiu enhavis ĉiujn birdojn, kiuj adaptiĝis nutriĝi per sekvo de armeformikoj, kaj iliajn parencojn. En pli malnova literaturo en multaj lingvoj la tiu ĉi pli granda Formicariidae nomiĝis "formikbirdoj" kaj la subfamilio Thamnophilinae "tipaj formikbirdoj". En modernaj fontoj oni nomas "formikbirdoj" ekskluzive Tamnofiledojn.
Thamnophilidae estas proklamita familio kaj eligita el Formicariidae post kiam esploristoj rimarkis gravajn kaj konsistajn diferencojn en strukturoj de sternumo kaj sirinkso inter tiuj ĉi du familioj, kaj ankaŭ post la revolucia taksonomio far Sibley kaj Ahlquist, kiu inter alie ekzamenis la DNA-DNA-hibridiĝon de tiuj ĉi birdoj.[1][2]
Nuntempe Tamnofiledoj estas establita familio en infraordoTyrannides de subordoTyranni. En la filogenetiko de la infraordo ĝi havas bazan pozicion, t.e. pli proksimas al la bazo de subarbo ol la parencaj Formikariedoj, Rinokriptedoj, Konopofagedoj kaj Furnariedoj.[3]
La unua disbranĉiĝo de la infraorda arbo apartigis la kladon de Tamnofiledoj kaj Konopofagedoj de la klado, kiu enhavas Formikariedojn, Furnariedojn kaj Rinokriptedojn.
La familio enhavas 45 genrojn kaj pli ol 230 speciojn. La komunaj nomoj de la specioj ofte enhavas vortojn "formiktroglodito", "formikvireo" aŭ "formiklanio". Tiu ĉi nomumo referencas ne tiom morfologiajn aŭ ekologiajn similecoj inter tiuj ĉi birdoj kaj, responde, trogloditoj, vireoj kaj lanioj, kiom simple la grandon (ĉi tie aranĝita de plej malgranda al la plej granda). Specioj nomitaj simple "formikbirdo" estas ĝenerale inter "formikvireo" kaj "formiklanio" je grando. Krome, kelkaj genroj havas specialajn nomojn: Phlegopsis estas "nudokululoj", Pyriglena "fajrokululoj", kaj Neoctantes kaj Clytoctantes "arbustbirdoj".
Kvankam tamnofileda taksonomio je granda parto baziĝas je studoj elde meza 19-a jarcento, kiam pli ol duono de specioj nun apartenantaj al la familio ne estis eĉ konataj, modernaj molekulfilogenetikaj esploroj plejparte konfirmas ĝin.[4]
La familio havas du ĉefajn kladojn: la kladon de "klasikaj" formikbirdoj kun pli longaj kaj maldikaj bekoj, kaj la kladon de "formiklanioj" kaj aliaj formikbirdoj kiuj mem estas pli grandaj kaj kies bekoj estas pli larĝaj kaj fortikaj. Genro Herpsilochmus estas escepto, ĉar ĝi apartenas al la ĉi-dua klado, malgraŭ ke ĝiaj birdoj estas ĉiuj malgrandaj kaj nomataj "formiktrogloditoj". Ekzistas, tamen, kelkaj genroj, kiujn malfacilas lokali sur la kladogramo, kaj oni suspektas ke ili povas formi la trian, ĝis nun ne difinitan, kladon.[4]
La nuna sistematiko estas suspektinda ankaŭ pro tio, ke la familio enhavas kelkajn tre specioriĉajn genrojn, kaj multajn tre malgrandajn aŭ monotipajn. Plejparto de la genroj estas konfirmitaj monofiletikaj, sed pro granda kvanto de malbone studitaj specioj malfacilas esti certa. Iuj esploristoj suspektas, ke iam oni devos disigi certajn genrojn, aparte na Myrmotherula kaj Myrmeciza, aŭ movi iujn el iliaj specioj al aliaj genroj
La sistematikon de tamnofiledoj en la World Bird List
kontrolas kaj aranĝas Frank Gill, David Donsker and Pamela Rasmussen el la International Ornithologists' Union.[5]
La divizio de la familio je subfamilioj kaj triboj sekvas filogenetikon publikigitan far Jan Ohlson k. al. en jaro 2013 kaj la liston ĝisdatigatan far Joseph del Hoyo ĉe retpaĝaro Handbook of the Birds of the World Alive.[6][7]
↑ (2002) “Systematic relationships and biogeography of the tracheophone suboscines (Aves: Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution23 (3), p. 499–512. doi:10.1016/S1055-7903(02)00034-9.