Saltu al enhavo

Teorema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teorema
filmo
Originala titolo Teorema
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1968
Ĝenro drama filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Giuseppe Ruzzolini
Reĝisoro(j) Pier Paolo Pasolini
Produktisto(j) Donato Leoni
Scenaro Pier Paolo Pasolini
Loko de rakonto Milano
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Terence Stamp • Laura Betti • Silvana Mangano • Massimo Girotti • Anne Wiazemsky • Ninetto Davoli • Adele Cambria • Carlo De Mejo • Cesare Garboli • Alfonso Gatto • Susanna Pasolini
IMDb
vdr

Teorema estas itala drama filmo de 1968 reĝisorita fare de Pier Paolo Pasolini. La ĉefrolojn ludas Terence Stamp, Laura Betti kaj Silvana Mangano. La filmo temas pri juna viro kiu alvenas en la domon de riĉulo. Li kunportas komprenon kaj elaĉeton en la formo de amo. Li amoras kun ĉiuj en la domo kaj plu forvojaĝas. En seksumado, ĉiu el ili spertas la plej altan delogon kaj la finfinan veron.

Laura Betti gajnis premion por Plej bona Aktorino ĉe la Festivalo de Venecio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La unua sceno de la filmo montras grupon de viroj en Milano filmitaj diskutantaj la sekvojn por kapitalismo de industria firmao donacanta monon al siaj laboristoj. Leterportisto liveras telegramon al la pordo de la vilao de altklasa industria familio anoncante la alvenon de gasto la venontan tagon. La gasto estas bonaspekta kaj ŝajnas esti rezervita junulo, kiu legas Arthur Rimbaud kaj libere moviĝas ĉirkaŭ la domo.

La mistera figuro, aŭ enigma fremdulo, konata nur kiel "La Vizitanto" aperas en la vivoj de ordinara etburĝa itala familio. Unu post la alia, ĉiuj familianoj venkiĝas al lia fascino, kaj li baldaŭ okupiĝas pri seksaj rilatoj kun preskaŭ ĉiuj membroj de la domanaro: la devota religia servistino, la sentema filo, la sekse subpremita patrino, la tre timema filino, kaj finfine la turmentita patro kaj edzo. La fremdulo donas senbride de si, petante nenion kontraŭe, kaj iniciatas ŝanĝon en la vivo de liaj konuloj. Interalie, li ankaŭ malhelpas la pasian domservistinon fari sinmortigon, kaj tenere konsolas ŝin. La viro amikiĝas, kaj baldaŭ amoras kun la maltrankvila filo, mildigante liajn dubojn kaj angoron kaj donante al li konfidon.

La viro tiam iĝas emocie intima kun la troprotektita filino, nudigante ŝin de ŝia infana senkulpeco koncerne virojn. Li ankaŭ delogas la enuigitan kaj malkontentan patrinon, donante al ŝi seksan plezuron kaj plenumadon denove. Li zorgas kaj konsolas la malesperintan kaj suferantan patron – kiu malsaniĝis.

Sed subite la fremdulo denove forlasos la hejmon, tiel subite kaj mistere kiel li aperis. En la rezultinta malpleno de la foresto de la fremdulo, ĉiu familiano estas devigita alfronti tion kio antaŭe estis kaŝita de ili. Post sia subita foriro, li postlasas malplenon kaj mensan kaoson, kiujn patrino, patro, filino kaj filo provas kompensi diversmaniere kaj foje absurde. Emilia revenas al sia familio en la kamparo, kie ŝi iĝas malparolema sed daŭre multe vizitanta sanktulon kaj miraklokuraciston. La juna Odetta freneziĝas kaj alvenas en frenezulejo. Pietro komencas kun abstrakta pentrado kaj evoluigas koncipajn pensojn pri pentraĵo kaj arta tekniko. La edzino, kiu ĉiam estis morala, komencas seksan kontakton kun strangaj junuloj kaj la patro lasas sian fabrikon al la laboristoj, senvestiĝas ĉe la ĉefa fervoja stacidomo en Milano kaj iras soleca kaj nuda en la dezerton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La teoremo, kiu aperas en la titolo de la filmo, estas tiu, kiu asertas, ke oni devas respondi al la mondaj problemoj kaj propraj ekzistecaj bezonoj per formala geometrio, aŭ pli precize per burĝa konduto. Laŭ Pasolini, tia socio ne povas esti reala. Okazaĵo ekster la normo, kiel la vizito de la nekonata gasto, sufiĉas por malkaŝi la malplenon. La loĝantoj de la domo komencas interkonsenti kun si mem kaj trovas sin ekster la normo. Do en la filmo la teoremo estas rompita.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]