Termeso
Termeso | ||
---|---|---|
greke Τερμησσός | ||
Teatro en Termeso | ||
setlejo • arkeologia loko | ||
Uzado | Setlejo | |
Pozicio | ||
Lando | Turkio | |
Situo | Provinco Antalya | |
Koordinatoj | 36° 58′ 57″ N, 30° 27′ 53″ O (mapo)36.982530.464722222222Koordinatoj: 36° 58′ 57″ N, 30° 27′ 53″ O (mapo) | |
Administrado | ||
Vizitebla | jes | |
Termessos Archeological Site and National Park | ||
Termeso (greke Τερμησσός) estis urbo de Pisidio konstruita je alteco de pli ol 1 000 m sudokcidente de la monto Solimos (en nuntempa Güllük Dağı) ĉe la montaro Taŭruso (en nuntempa Provinco Antalya, Turkio). Ĝi kuŝas je 30 km nordokcidente de Antalya. Ĝi estis fondita sur natura platformo pinte de Güllük Dağı, rigarde al alto de 1,665 metroj inter ĉirkaŭaj travertinaj montoj de Antalja.
KAŝita de pinarbaroj kaj kun paca kaj netuŝita aspekto, la loko havas pli distingan kaj impresan atmosferon ol multaj aliaj antikvaj urboj.
Termeso estas unu el la plej bone konservitaj el antikvaj urboj de Turkio. La urbo estis fondita de Solimanoj kiuj estis menciitaj de Homero en la Iliado konekte kun la legendo de Belerofon.[1]
Pro ties naturaj kaj historiaj riĉoj, la urbo estis inkludita en nacia parko portante sian nomon, nome Nacia Parko Monto Güllük-Termeso.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://whc.unesco.org/en/tentativelists/1412/ Retrieved-May-4-13
- ↑ http://muze.gov.tr/termessos-en Arkivigite je 2016-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved April-30-2013
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Antalja kaj Termeso Arkivigite je 2016-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Termeso, fotoj kun klarigoj Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Kiel iri al Termeso Arkivigite je 2016-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Antalja retejo Arkivigite je 2015-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Visit Termessos (American Company) Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉirkaŭ 300 fotoj el 4 vizitoj