Saltu al enhavo

The Esperantist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gazeta emblemo de La Brita Esperantisto, probable el la 1920-aj jaroj, aparte akcentas la parton The Esperantist

The Esperantist (angle por La esperantisto) estis Esperanto-gazeto en Anglio. Harold Bolingbroke Mudie eldonis la unuan numeron en novembro 1903. La antaŭparolo estis skribita de la fama publicisto William Thomas Stead. Inter la tiutempaj Esperantaj gazetoj The Esperantist okupis altan lokon, enhavante bonajn lingvajn artikolojn (ofte iom danĝerajn) kaj multajn originalaĵojn de konataj Esperantistoj.

la lasta eldono de decembro 1905, 22 paĝoj, komplete legeblaj (en formato PDF)
  • Vol. I. n-roj 1-14, Nov. 1903-dec. 1904 - 14xIV + 224 p.
  • Vol. II: n-roj 15-26, jan: dec. 1905 - 12xIV + 192 p.

Pro la bono de la Esperanta movado en Anglio Mudie faris la oferon, enkorpigi The Esperantist en The British Esperantist en januaro 1906.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]