Torrijas
Torrijas | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44421 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 36 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 0° 57′ U (mapo)40.0223324-0.95759810000001Koordinatoj: 40° 1′ N, 0° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 359 m [+] | ||
Areo | 57,337809 km² ( 573 3.7 809 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrijas, Teruel [+] | |||
Torrijas [toRRIĥas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Torrijas estas ne-etimologie komprenebla kiel pankukoj; sed certe okazis popola etimologio kiu ne rilatas al tiu signifo. En provinco Toledo estas urbo Torrijos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 66 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, laŭ ŝoseo, je 38 km rektalinie. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la plej malproksima en la komarko, kaj de tie sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera, kaj poste kun Torrijas pli sudokcidente, inter tiu kaj Arcos de las Salinas.
La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 1359 m super marnivelo, kaj ĉirkaŭe fluas la rivero Albentosa.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la islama epoko la areo estis loĝata de berberoj, eble pro la geografia simileco de tiu zono kaj de la brutobredaj ebloj kun ilia devenregiono en Nordafriko.
Kristanoj konkeris la areon el islamanoj en 1202 fare de Petro la 2-a de Aragono, kiel unu el lastaj islamaj lokoj kiuj rezistis en Aragono.
Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en la 13-a jarcento, kaj post konstituo de la komunumo de domaroj de Teruelo, ĝi estis inkludita en la Sesma del Campo de Sarrión ĝis la provinca divido de 1833. Poste Torrijas prosperis pere de komerco de lano.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torrijas oni malaltiĝis el 629 en 1900 ĝis nunaj 527 loĝantoj.
La ĉefa ekonomia agado de la municipo estas turismo. Ludas gravan rolon vintre la proksimeco de la skiejo Aramón Javalambre, same kiel rikoltado de fungoj. Ludas gravan rolon ankaŭ la naturaj sportoj.
Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, urbodomo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
- Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.