Tujano
Tujano | |||
Plata kemia strukturo de la Tujano | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Tujano | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 471-12-5 | ||
ChemSpider kodo | 71350 | ||
PubChem-kodo | 79017 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun milda odoro | ||
Molmaso | 138.254 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.8139g cm−3 | ||
Bolpunkto | 157.5 °C | ||
Refrakta indico | 1,43759 | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H302, H317, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P321, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tujano aŭ sabinano estas saturita ducikla terpeno hidrokarbonido, kies kemia formulo estas C10H18. Ĝi ĉeestas en pluraj membroj de la familioj Compositae, Labiatae kaj Cupressaceae kaj ĉefe en la Artemisia, Tanacetum, Salvia, Thuja occidentalis kaj Juniperus.
Multaj eksperimentoj pri la kemio de la tujano estis faritaj ĉirkaŭ 1947 kaj la rezultoj estas nekonkludaj kaj malkonsistaj ĉar la apartigoj estis faritaj sen la beneficoj de la kromatografiaj teknikoj, kaj la determinigo de ties strukturoj, ĉefe rilate al ĝiaj izomeroj, estis larĝe atribuitaj surbaze de empiriaj reguloj.
Antaŭ nelonge, adekvataj metodoj pri purigo kaj difino de ĝiaj fizikaj konstantoj estis registritaj almenaŭ por la plej gravaj membroj de la familio. Sed, almenaŭ la naturo de la tujana strukturo estis klarigita pere de klasikaj teknikoj dum la turniĝo de la pasinta jarcento.[1]
Tujano estis unue priskribita de Lev Ĉugajev (1873-1922) kaj Aleksandro Vasiljeviĉ Fomin (1869-1953) kiu preparis ĝin per kataliza hidrogenigo de la α-tujeno, β-tujeno kaj sabineno en ĉeesto de nigra plateno sub premo de 25 atmosferoj.
Dum tiu sama periodo, Kishner preparis d-tujanon per distilado de la d-tujono-hidrazono kun kalia hidroksido, kaj post kelkaj jaroj Semmler kaj Feldstein preparis ĝin ekde ĉi tiu derivaĵo per agado de la natria etilato sub 145 °C. Tujano ankaŭ estiĝas kiam tujono-hidrazino, kiu prepariĝas per reduktado de hidrazono kun natrio kaj alkoholo, oksidiĝas kun kalia fericianido.
Laŭ Zelinsky kaj Kasansky, ĝia solvaĵo en acetata anhidrido donas brilruĝan koloron kun koncentrita sulfata acido, iu reakcio kiu same okazas kun a-tujeno.[2]
Izomeroj de la tujano
[redakti | redakti fonton]-
Kareno -
α-Ocimeno -
Sintino -
Tuistano
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Science Direct
- The Terpenes Volume II The Dicyclic Terpenes, Sesquiterpenes and their ...
- Alicyclic Compounds: A Modern Comprehensive Treatise, M. F. Ansell
- Lipids: Structure and Function: The Biochemistry of Plants, P. K. Stumpf
- Terpenoids and Steroids, James R. Hanson
- Alicyclic Compounds: A Modern Comprehensive Treatise, M. F. Ansell
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chemistry of thujane derivatives
- ↑ The Terpenes, John Lionel Simonsen