Ulmacoj
Aspekto
(Alidirektita el Ulmaceae)
Ulmacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
nesimetria folia bazo de ruĝa ulmo (Ulmus rubra)
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ulmo Ulmus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La ulmacoj[2] (latine Ulmaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas 8 genrojn kaj 65 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ulmo[2].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La specioj de ulmacoj estas arboj aŭ arbustoj. Ili kreskas en mildklimataj zonoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
- Ulmaceae Mirb. - ulmacoj
- Ampelocera Klotzsch - ampelocero
- Chaetachme Planch. - ketakmo
- Hemiptelea Planch. - hemipteleo
- Holoptelea Planch. - holopteleo
- Phyllostylon Capan. ex Benth. & Hook. f. - filostilo
- Planera J.F. Gmel. - planerao
- Ulmus L. - ulmo[2]
- Zelkova Spach - zelkovo[5]
- Ulmaceae Mirb. - ulmacoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
Homa uzo
[redakti | redakti fonton]La ligno de la genro ulmo estis uzita por skulptado, ekzemple en Uzbekio. De kelkaj jaroj la eŭropaj ulmoj estis ekstermiitaj de epidemia malsano, la grafiozo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ulmaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 ulmo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Ulmaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 2020-05-23 .
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ zelkovo en PIV ĉe vortaro.net