Saltu al enhavo

Václav Brožík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Brožík
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1851 (1851-03-06)
en Brožíkova
Morto 15-an de aprilo 1901 (1901-04-15) (50-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Aŭstrio-Hungario
Aŭstra imperio
Cislajtio
Tria Respubliko de Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Václav Brožík
Familio
Frat(in)o František Brožík (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arthistoriisto
instruisto
vidartisto
pedagogo
pentristo
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉeĥa pentristo Václav Brožík (1851-1901)

Václav Brožík ( naskiĝis la 6-an de marto 1851 en Třemošná apud Plzeň – mortis la 15-an de aprilo 1901 en Parizo) estis la plej granda ĉeĥa akademia pentristo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li devenis el tre malriĉa familio kaj lernis metion de litografisto kaj en porcelanfabriko. Ekde 1868 li studis en Akademio de figuraj artoj en Prago, Dresdeno kaj Munkeno. En 1879 li realigis studvojaĝon al Nederlando, kie li studis verkojn de flandraj kaj nederlandaj pentristoj. Li edziĝis al filino de riĉa pariza artkomercisto, kiu helpis lin eniri altan francan societon.Ekde tiam li dividis sian vivon inter Parizon, kie li havis familion, kaj Pragon, kie li instruis kiel profesoro en la Akademio.

Dank‘ al sia bopatro li akiris multajn aprezojn kaj li fariĝis la plej konata ĉeĥa pentristo en Eŭropo de la lasta kvarono de la 19-a jarcento, kiu kiel membro de la Franca instituto eniris inter la „kvardek senmortulojn", kion neniam iu alia ĉeĥa artisto sukcesis. Li akiris grandegan publikan sukceson kaj estis honorigata kiel la plej granda vivanta ĉeĥa pentristo. Li mortis subite pro infakrto kaj estas entombigita en la franca Montmartre.

Brožík estas reprezentanto de la akademia historiisma pentroarto. Krom grandformataj pentraĵoj kun historiaj temoj li dediĉis sin ankaŭ pentrado de pejzaĝoj kaj portretoj.

Dum sia relative mallonga vivo li pentris 700 bildojn, el kiu estis trovitaj ĉ. 400. Oni supozas, ke la resto estas dissemita nekonate kie en Usono. La ĉefa esprimmaniero de la artisto estis koloro, el kiu li kapablis profiti maksimumon.

Jan Hus dum la koncilio de Konstanco

Al liaj konataj bildoj apartenas:

  • Eva z Lobkovic u svého otce v žaláři (Eva el Lobkovice ĉe sia patro en malliberejo) (1871)
  • Svatební průvod královny Kunhuty (Geedziĝa ceremonio de la reĝino Kunhuta) (1872)
  • Loučení Přemysla Otakara II. s rodinou před válečným tažením do Rakous (Adiaŭo de Přemysl Otakar la 2-a kun la familio antaŭ milita marŝado al Aŭstrio) (1873)
  • Messalina (1876)
  • Svatební průvod královny Dagmary(Geedziĝa ceremonio de la reĝino Dagmar) 1877
  • Oběť náboženského fanatismu (Viktimo de religia fanatismo) 1877
  • Svatební poselstvo krále Ladislava Pohrobka na francouzském dvoře Karla VII. (Nuptodeputitaro de la reĝo Ladislav Pohrobek en la kortego de la franca reĝo Karolo la 7-a – ora medalo por eksterlandaj artistoj en Salono 1878
  • Mistr Jan Hus na koncilu kostnickém (Majstro Jan Hus dum la koncilio de Konstanco) (1883) (bildo)
  • Kryštof Kolumbus na dvoře španělském (Kristoforo Kolombo en la ghispana kortego) (1885)
  • Selský genre (Kamparana ĝenrobildo) 1890
  • Zvonice ve Vilamé v Bretani (Sonorilejo en Vilamé en Bretonio) (1893)
  • Nokturno (1901)
  • Císař Ferdinand I. na Pražském hradě mezi svými umělci (Imperiestro Ferndinando la 1-a en Praga burgo kun siaj artistoj) (1901)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Václav Brožík. Národní galerie, Praha 2003. 300 p. ISBN 80-7035-238-8 EAN: 9788070352380

- Ampleksa katalogo pri la ekspozicio dediĉita al la verkaro de Brožík, organizita de la Nacia galerio en Prago en la jaro 2003.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]